Tycho Brahe
Tycho BRAHE, nask. Tyge Ottesen Brahe, (14-a de decembro 1546 - 14-a de oktobro 1601) estas dana astronomo kaj astrologo. Li havis observatorion nomitan Uranienborg sur la insulo Ven en Sundo inter Danio kaj Svedio.
Tycho Brahe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Tycho Brahe kun la elefanta ordeno
| |||||
Persona informo | |||||
Tyge Ottesen Brahe | |||||
Naskiĝo | 14-a de decembro 1546 en Kastelo Knutstorp, Danio | ||||
Morto | 14-a de oktobro 1601 en Prago | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Rena malfunkcio vd | ||||
Tombo | Týn-preĝejo 50° 05′ 16″ Nordo 14° 25′ 22″ Oriento / 50.0876397 °N, 14.4228053 °O (mapo) vd | ||||
Religio | luteranismo | ||||
Nacieco | dano | ||||
Lingvoj | latina • dana vd | ||||
Loĝloko | Svedio vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko (1562–1565) Universitato de Kopenhago (1559–1562) Universitato Rostock (–1567) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Otte Brahe (mul) vd | ||||
Patrino | Beate Clausdatter Bille (mul) vd | ||||
Gefratoj | Sophia Brahe (en) , Jørgen Ottesen Brahe (en) , Steen Brahe (en) , Axel Ottesen Brahe (en) kaj Knud Brahe (en) vd | ||||
Edz(in)o | Kirsten Barbara Jørgensdatter (en) vd | ||||
Infanoj | Sidsel Brahe (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo astrologo alkemiisto poeto aŭtobiografo verkisto vd | ||||
Laborkampo | astronomio | ||||
Aktiva en | Prago • Uraniborg • Benátky nad Jizerou vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Valentin Thau • Caspar Peucer vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Rudolfaj tabeloj ❦ Sistemo de Tycho ❦ De Nova Stella ❦ Astronomiae Instauratae Mechanica ❦ De Mundi aetherei recentioribus Phaenomenis Liber secundus ❦ Astronomiae Instauratae Progymnasmata vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li latinigis sian nomon per "Tycho" ĉirkaŭ la aĝo de 15[1]. La vorto havas la signifon "Fortuno" en la greka, por helena diaĵo de prospero.
Tycho estis la supereminenta observa astronomo de la antaŭ-teleskopa periodo, kaj liaj observadoj de stelaj kaj planedaj pozicioj atingis senegalan precizecon por tiu tempo. Post lia morto, liaj registroj de la moviĝo de la planedo Marso ebligis al Keplero malkovri la leĝojn de planeda moviĝo, kiu liveris fortan subtenon por la heliocentra (suncentrita) teorio de la sunsistemo de Koperniko. Tycho mem ne kredis tiun teorion, sed proponis kompromisan sistemon en kiu la planedoj krom la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno dum la Suno rondiras ĉirkaŭ la Tero. Tycho diris, ke se Tero rondirus Sunon, la homoj devus vidi, ke la steloj moviĝas sur la firmamento kvazaŭ la moviĝo de la Tero devigus. Li ne komprenis, ke la steloj estas tie malproksime, ke la homoj ne povus vidi tiajn moviĝojn.
Dum li estis studento, li perdis parton de sia nazo en duelo. Dum la cetero de sia vivo, li portis arĝentan anstataŭaĵon.
Ĉar li malkonsentis kun la nova reĝo de sia lando, li translokiĝis al Prago en 1599 kie li eklaboris por imperiestro Rudolfo la 2-a. Tie li konstruis novan observatorion kaj laboris ĝis sia morto.
La morto de la astronomo
redaktiLia tombo estas en la preĝejo preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn - en Prago. En la jaro 2010 Jens Vellew de Aarhus Universitato en Danio organizis novan enketon pri la haroj kaj ostoj de la astronomo. En la jaro 1996 oni trovis hidrargon en lipharoj eltombigitaj en 1901. Oni supozis ankaŭ venenan influon aŭ murdon. Eble estis ankaŭ nur kuracilo kun hidrargo. En novembro de 2012 oni ekskludis la intencan venenadon.
Omaĝoj
redakti- En 1935, IAU decidis en lia honoro nomi lunan alfrapan krateron "Tycho", kiu estas sur la videbla flanko de la astro.
- "Tycho Brahe" estas kratero de la planedo Marso.
- 1677 Tycho Brahe estas asteroido de la asteroida zono.
- Kopenhaga planetario nomiĝas omaĝe al li.
Referenco
redakti- ↑ Jackson, E. Atlee (2001). Exploring Nature's Dynamics. Wiley-IEEE. p. 12. ISBN 978-0-471-19146-9. Retrieved 2009-12-20.
Eksteraj ligiloj
redakti- NZZ 16-a novembro 2010 paĝo 24
- «De Brahe a Kepler: Itinerario de un giro cosmológico», (artículo).
- spiegel - filmeto- en germana lingvo