Transporto en Ukrainio
Transporto en Ukrainio prezentas ligilojn per aviadiloj, fervojoj kaj ŝoseoj.
Fervojoj
redaktiEn Ukrainio, fervojoj estas prizorgataj de la Ŝtata Fervoja Administrado de Ukrainio (ukraine Укрзалізниця). La fervoja reto de la lando estas dividita en ses branĉojn: Donecka, Lviva, Odesa, Suda, Sudokcidenta kaj Dnepra. La maksimuma rapido de pasaĝera trafiko estas 160 km/h. La entuta longeco de fervojoj estas 22 473 km.
Aŭtovojoj
redakti23 Internaciaj aŭtovojoj trairas Ukrainion[1]. La tuta longo de aŭtovojoj estas 169 491 km.
Aviado
redaktiEstas 19 internaciaj flughavenoj. La ĉefa flughaveno de la lando estas la Internacia Flughaveno Borispilo.
Rivera kaj mara transporto
redaktiLa plej granda rivero de Ukrainio estas Dnepro, kiu estas navigebla. Ukrainio havas aliron al du maroj, Nigra Maro kaj Azova Maro.
Plej grandaj havenoj de Ukrainio (2008) | |
---|---|
Haveno | Kargo, milionoj T. |
Odeso | 34,56 |
Juĵne | 21,7 |
Ĉornomorsk | 18,9 |
Mariupolo | 16,3 |
Mikolajivo | 9,25 |
Dukta transporto
redaktiDuktoj estas uzataj por transporti petrolon kaj petrolajn produktojn, naturan gason. Ilia tuta longo en Ukrainio estas pli ol 40 mil km, el kiuj 35 mil kilometroj estas gasoduktoj.
Urba transporto
redaktiBildgalerio
redakti-
Vido de Danubo en la delto de Vilkovo
-
Aviadilo de Ukraine International Airlines
-
Ponto de Varvarovka
-
Aŭtovojo T 1410 apud Lvivo
Referencoj
redakti- ↑ Международные автодороги Украины.. Arkivita el la originalo je 2016-12-26. Alirita 2017-05-19 .
Vidu ankaŭ
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Транспорт на Украине en la rusa Vikipedio.