Tramtransporto en Setif
tramo en Alĝerio
La Tramtransporto en Setif (arabe ترامواي سطيف) estas tramreto kiu priservas la urbon Setif, en nordorienta Alĝerio. Post Alĝero, Orano, Konstantino, Sidi Bel Abes kaj Uargla, Setif estas la sesa urbo en Alĝerio kiu havas sian tramon, malfermitan la 8-an de majo 2018.
Tramtransporto en Setif | |
---|---|
Tramo en Setif | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Setif Alĝerio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 8-a de majo 2018 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 15,2 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 26 Alstom Citadis 402 |
Nombro de stacioj | 26 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Entreprise Métro d'Alger |
Transportisto | SETRAM |
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (SETRAM) (arabe/france)
- UrbanRail.Net