[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

Tago de Sankta Patriko

formala nacia festotago

La Tago de Sankta Patriko, la 17-a de marto, estas la formala nacia festotago, celebrante la patronan sanktulon de Irlando, Sanktan Patrikon. Irlande la festo nomiĝas Lá Fhéile Pádraig, laŭvorte "la tago de festivalo de Patriko", kaj angle ĝi titoliĝas Saint Patrick's Day, aŭ the Feast of Saint Patrick, "la festo de sankta Patriko". Dum lastaj jaroj, la celebradoj ĉe Dublino pligrandiĝis al tutsemajna festivalo (la Festivalo de Sankta Patriko), kun piroteknikaĵoj, muziko, surstrata teatro, kaj la tradicia parado. Multaj portas verdajn vestojn por honori la sanktulon.

La neoficiala simbolo (shamrock) de Irlando estas multe montrita en la Tago de Sankta Patriko
Tago de Sankta Patriko en Bonaero (Argentino)

En Irlando oni respektas Patrikon kiel sanktulon, kiu portis kristanismon en ĉi tiun landon. Poste li fariĝis sankta protektanto de Irlando kaj kune kun harpo kaj trifolio fariĝis karaktera simbolo de irlanda nacio, kiun oni konas en la tuta mondo. Kun lia nomo estas ligita nemalmulte da legendoj. Ekzemple, rakonto pri tio, kiel li per trifolio klarigis al homoj prezenton de Sankta Trio: "Same kiel tri folioj povas kreski el unu kulmo, Dio povas esti unueca triece".

La Tago de Sankta Patriko celebriĝas tutmonde de irlandanoj kaj irlandanidoj. Granda parado okazas en Dublino kaj plejparto de aliaj Irlandaj urboj kaj vilaĝoj. Paradoj ankaŭ okazas en aliaj urbegoj, ekz-e Londono, Parizo, Romo, Moskvo, Pekino, Honkongo, Singapuro kaj tra Usono, sed eble la plej granda eksterirlanda parado okazas en Novjorko. Ĉikago kaj kelkaj aliaj urboj honoras la tagon tinkturante la riveron verda.

Ĉe multaj partoj de Usono kaj Aŭstralio, irlandanoj kaj homoj kiuj volas esti "irlandano por la tago" ankaŭ celebras la tagon, kutime trinkante irlandan bieron (ofte tinkturitan verda).

Tradicio fari paradojn en tago de sankta Patriko havas longan historion. En ĉi tiu tago oni kutime eliras en stratojn, ridetas, vestas sin ridinde kaj brile, ŝercas kaj gajas, kaj ankaŭ trinkas bieron. Unua dokumente fiksita parado okaze de ĉi tiu festo estis en Novjorko en jaro 1762.

En jaro 2005 la tago de sankta Patriko estis sola eksterlanda festo, pro kiu oni baras unu el ĉefaj stratoj de Moskvo por kostuma parado kun partopreno de folkloraj personaĵoj, diversaj irlandaj muzikaj kolektivoj kaj keltaj dancoj.