Stelario
Stelario[1] (science: Stellaria) estas genro el familio de kariofilacoj.
Stellaria | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Stellaria graminea
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Al stelario apartenas ĉirkaŭ 120 specioj.[2]
Manĝado
redaktiEblas manĝi la foliojn krude kaj kuirite (3 minutoj sufiĉas), ekz. en salatoj, supo (aldonu kiel lasta legomo) kaj pasto.
Trinkado
redaktiEblas uzi la planton freŝe aŭ sekigite.
Kuraca efiko
redaktiInfuzaĵo de la planto helpas kontraŭ ekzemo kaj malpliigas la iritadon pro insekto-pikoj. Tinkturo estis uzata kontraŭ astmo kaj indigestio. La teo estas diureza, stimulas digestadon kaj metabolismon. Iuj pretendas ke ĝi helpas perdi pezon.
Atentu!
redaktiNe manĝu tro multe pro ioma kvanto da saponinoj.
Referencoj
redakti- ↑ stelario en vortaro.net
- ↑ Stellaria en theplantlist.org. Arkivita el la originalo je 2017-09-06. Alirita 2017-03-12 .