Sonorilo (revuo)
Ĉi tiu artikolo temas pri iama esperantlingva bulteno en Belgujo aperanta inter 1962 kaj 1974. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sonorilo (apartigilo). |
Sonorilo estis la dumonata bulteno de Belga Esperanto-Federacio en la periodo 1962-1974.
La unua numero de Sonorilo aperis en januaro 1962, sed ĝi tuj portis la etikedon "54-a jaro, n-ro 1", 54-a jaro ĉar la revuo konsideris sin la posteulo de Belga Esperantisto. Fine de 1961 la estraroj de la du landaj Esperanto-asocioj "Reĝa Belga Ligo Esperantista" (konsistanta precipe el franclingvaj belgoj[1]) kaj Flandra Ligo Esperantista (konsistanta el flandroj) decidis ekkunlabori kaj kune fondi federacion konsistantan el la du malnovaj asocioj. Tiu nova Belga Esperanto-Federacio bezonis unu federacian revuon por anstataŭi la ĝistiamajn Belga Esperantisto kaj Flandra Esperantisto: Sonorilo. La elekto de la nomo Sonorilo ne estis hazarda. La unua revuo esperantlingva de Belgio, kiu en la komenco de la 20-a jarcento aperis, nomiĝis Belga Sonorilo.
Redaktoroj
redaktiMaurice Jaumotte (1962-1970), Grégoire Maertens (1962-1972), Fernand Roose (1962-1974), Karel Poupeye (1963-1972), Paul Peeraerts (1972-1974).
Fino en 1974
redaktiEn la jaro 1974 ekestis voĉoj, precipe sub influo de Jo Haazen, ke landa esperantlingva revuo estas sensenca, kaj ke anstataŭe ĉiu legu internacian gazeton. Pro tio la administrantaro de Belga Esperanto-Federacio la 9-an de novembro 1974 decidis "provizore" ĉesigi la eldonon de Sonorilo kaj liveri al ĉiuj membroj la revuon Esperanto de UEA anstataŭe, kune kun la nederlandlingva Esperanto-Panorama aŭ kun la franclingva L'Espéranto en Marche [2]. La "provizoreco" de la decido iĝis definitiva, kaj Sonorilo mortis.