Skribaĵo
Skribaĵo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas "serio da signoj notantaj parolojn, kalkulojn aŭ aliajn komunikaĵojn"[1]. Temas do pri dokumento kun informoj en skriba formo. Konsiderataj laŭ sia materia konservo, skribaĵo povas aperi
- aŭ sur rekte legebla aĵo (ekzemple papero, ŝtono, plasto ktp.)
- aŭ en kodo taŭga nur por maŝino (ekzemple mikrofilmo, ĉiuj sondokumentoj aŭ komputaj dosieroj).
Reproduktaĵoj de skribaĵoj estas ekzemple fotokopiaĵoj, faksimiloj aŭ ciferigoj el rekte legeblaj tekstoj al komputaj dosieroj. Estas pluraj apartaj formalaj specoj de skribaĵo, inter ili
- diplomoj,
- kontraktoj kaj
- traktatoj.