Santa Eufemia del Arroyo
Santa Eufemia del Arroyo [santaeŭFEmja delaROĝo] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Santa Eufemia del Arroyo estas etimologie komprenebla kiel Sankta Eufemia de la Rojo alude al la rojo Navajos, konata ankaŭ kiel Bustillo aŭ Ahogaborricos (Azendronejo), alfluanto de la rivero Valderaduey.
Santa Eufemia del Arroyo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47811 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 72 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 54′ N, 5° 16′ U (mapo)41.894722222222-5.2666666666667Koordinatoj: 41° 54′ N, 5° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 710 m [+] | ||
Areo | 24,78 km² (2 478 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Eufemia del Arroyo [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 24,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 71 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 61 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.