Samuel Heinicke
Samuel HEINICKE (naskiĝinta la 10-an de aprilo 1727 en Nautschütz apud Schkölen, mortinta la 30-an de aprilo 1790 en Lepsiko) estis germana speciala pedagogo. Heinicke estis fondinto de la t.n. artikulacia metodo en la edukado de surdmutuloj kaj de la unua instituto porsurdmutula en Germanujo.
Samuel Heinicke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1727 en Nautschütz |
Morto | 30-an de aprilo 1790 (63-jaraĝa) en Leipzig |
Tombo | Südfriedhof Leipzig (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Anna Catharina Elisabeth Heinicke (en) |
Okupo | |
Okupo | pedagogo |
Vivo
redaktiHeinicke estis unue soldato, en 1750 li eniris la elektoprincan gvardion en Dresdeno kaj malliberigitis en 1756 apud Pirna. El la prizono dresdena li sukcese fuĝis kaj ekstudis en 1757 en Jena. La sekvintan jaron li iris kiel privata instruisto al Hamburgo kaj fariĝis - je rekomendo de Friedrich Gottlieb Klopstock - en 1760 sekretario kaj privata instruisto ĉe la grafo Heinrich Carl von Schimmelmann. En 1768 Heinecke estis kantoro en Hamburg-Eppendorf. Jam kiel soldato li estis instruinta surdmutulon laŭ la metodo »Surdus loquens« de Johann Konrad Amman. La saman sukceson li havis ĉe loĝanto de Eppendorf. Ekde 1772 oni alportis al li ankaŭ surdmutulojn de ekstere. Fine la princelektisto de Saksio revokis lin en 1778 patrujen.
Heinicke fondis en Lepsiko instituton por surdmutuloj, kies estro li estis ĝismorte. Por lia paroligmetodo li devis kontraŭbatali la francan signolingvon de sinjoro Epée. En 1881 oni starigis je lia honoro monumenton.
Verkoj
redakti- »Beobachtung über Stumme und die menschliche Sprache« (Hamburg 1778)
- »Über die Denkart der Taubstummen« (Leipzig 1783)
- »Wichtige Entdeckungen und Beiträge zur Seelenlehre und zur menschlichen Sprache« (Leipzig 1786)
Literaturo
redakti- Stötzner, Samuel Heinicke Leipzig 1870
- Walther, Geschichte des Taubstummenbildungswesens Bielefeld 1882
- Eck, Samuel Heinicke als Kämpfer für die Entwickelung der Volksschule, Wien 1884
Fonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 90, kio legeblas tie chi interrete.