Rokenrolo
Rokenrolo (el la angla rock and roll) estas muzikĝenro kiu furoris en Usono kaj aliaj partoj de la mondo dum la 40-aj ĝis la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ĝi poste evoluis al la pli larĝsenca Rok-muziko, kaj do la termino rokenrolo estas plej ofte uzata striktasence por la unuaj etapoj de la roko.
Tiu ĉi ĝenro devenas historie el mikso de diversaj stiloj de la usona folkloro, ĉefe super la bazo de la muziko de la nigruloj (rhythm and blues, siavice evoluinta el la bluso, bugio kaj ĵazo), kun influo de la gospelo kaj la tradiciaj kantoj de la blankuloj, kiel la country kaj western. Ĝi profitis de la evoluo de la novaj elektraj muzikinstrumentoj, kiuj ebligis la rapidigon de la ritmo.
Sociologie, oni klarigas la aperon de la fenomeno pro la plifortigo de la aĉetpovo de la junularo, kiam junuloj komencis ne plu timi pri la futuro, la laboro aŭ siaj gepatroj.
Rokenrolo estas dancformo kiu inkluzivas i.a. dancojn, kiujn oni foje nomas "Rokabilo", "Ir-rokenrolo", "Fal-rokenrolo", "Glit rokenrolo", "Shuffle", k.a.
Unuaj etapoj
redaktiKelkaj aŭtoroj datas la naskiĝon de la rokenrolo en la jaro 1954, per la apero de la diskoj de Bill Haley kaj ties grupo "Bill Haley and the Haley's Comets", speciale per "Crazy Man Crazy" (1954) kaj la granda sukceso de la kantaĵo "Rock Around The Clock" (1955). Aliaj preferas emfazi la rolon de Little Richard aŭ de Elvis Presley. Tiu ĉi lasta eldonis sian unuan diskon ankaŭ en 1954.
Ĉefaj artistoj de la 50-aj jaroj kaj komenco de la 60-aj:
- Chuck Berry, Bo Diddley kaj Little Richard: la nigra rokenrolo
- Gene Vincent, Eddie Cochran kaj Roy Orbison: la popularigo de la rokenrolo inter la blankuloj.
- Elvis Presley: la grandskala popularigo de la rokenrolo ĉefe en ĝia subĝenro Rokabilo.
- "La tago kiam mortis la muziko". Buddy Holly, Ritchie Valens kaj Big Bopper forpasis en aviadilakcidento, kaj tio fariĝis turnopunkto en la industrio.
- Phil Spector revoluciis la manieron registri muzikon, kaj havas grandan influon en la posta rolo de la produktistoj. Naskiĝas la Soul kaj la muzikfirmaoj Stax kaj Motown.
Disvolviĝo kaj evoluo
redaktiPost la jaroj de la jardeko de 1960, la stilo havis gravan disvolviĝon, kaj kreis amason da subĝenroj, kiu ĝenerale estas konata kiel la rok-muziko. Ĝi fariĝas kultura kaj socia fenomeno kiu ne konas landlimojn.
- Beat: The Beatles, The Searchers, The Hollies, Herman's Hermits kaj The Dave Clark Five.
- La Brita invado: krom The Beatles, gravas Rolling Stones, The Kinks, Small Faces, The Who.
- Bob Dylan uzas la elektran gitaron en kantoj de bazo folka, kreante la Folk-rokon. Lin sekvos The Byrds, Simon and Garfunkel kaj Crosby, Stills and Nash.
- Jimi Hendrix aŭ Eric Clapton revolucias la manieron ludi la gitaron
Ĝenroj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.history-of-rock.com La Historio de Roko 1954 - 1963
- http://www.bandnews.org/genre/Rock Rokenrolaj Aktualaĵoj
- http://www.rockhallsf.com Arkivigite je 2005-11-30 per la retarkivo Wayback Machine Salono de Famo de Rokenrolo