[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

Robin and Marian

Filmo de Richard Lester (1976)

Robin and Marian (Robin kaj Marian) estas brit-usona drama aventura historia filmo de 1976, reĝisorita de Richard Lester kaj verkita de James Goldman laŭ la legendo de Robin Hood. En la filmo stelulas Sean Connery kiel Robin Hood, Audrey Hepburn kiel Lady Marian, Nicol Williamson kiel Little John, Robert Shaw kiel Ŝerifo de Nottingham, Richard Harris kiel Rikardo Leonkora, kaj Denholm Elliott kiel Will Scarlet. Robin and Marian estis filmita en Zamoro, same kiel ĉe Artajona, Urbasa, Quinto Real kaj Orgi, ĉiuj mezepokaj vilaĝetoj en Navaro, Hispanio. Ĝi markis la revenon de Hepburn al kino post okjara foresto.[1]

Robin and Marian
filmo
Originala titolo Robin and Marian
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 11 mar. 1976, 12 mar. 1976, 27 maj. 1976, 14 aŭg. 1976, 26 aŭg. 1976, 10 sep. 1976, 22 okt. 1976, 12 nov. 1976, 11 feb. 1977, 29 apr. 1977, 9 maj. 1977, 18 jul. 1977, 20 jul. 1977, 28 jul. 1977, 26 okt. 1977, 27 jan. 1978
Ĝenro drama filmo, amafera filmo, aventura filmo, mantela-rapira filmo, agfilmo, melodramo, Peplofilmo
Kameraado David Watkin
Reĝisoro(j) Richard Lester
Produktisto(j) Richard Shepherd • Ray Stark
Scenaro James Goldman
Filmita en Hispanio
Loko de rakonto Francio
Muziko de John Barry
Rolantoj Sean Connery • Audrey Hepburn • Robert Shaw • Richard Harris • Nicol Williamson • Denholm Elliott • Ian Holm • Ronnie Barker • Esmond Knight • Kenneth Cranham • Peter Butterworth • Victoria Abril • Kenneth Haigh • John Barrett • Bill Maynard
Produktinta firmao Rastar
IMDb
vdr

Ĝi estas la nura filmo bazita sur la legendoj de Robin Hood kiu uzas tre antikva historio (trovebla en A Gest of Robyn Hode) kiu rakontas lian murdon fare de abatino al kiu li rilatis, sed oni ŝanĝas la legendon farante Lady Marian abatino, kaj amhistorion anstataŭ perfidon.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Robin Hood (Sean Connery) revenas post du dek jaroj de la Krucmilitoj, kie li luktis kun Rikardo Leonkora (Richard Harris), kaj konstatas, ke la mondo kiun li lasis estas tute aliaj kaj korupta. Dume, Lady Marian (Audrey Hepburn) iĝis monaĥino. La renkonto estas neevitebla, sed ĉio ŝanĝiĝis. Lia malnova malamiko, la ŝerifo de Nottingham, ordonis ŝian areston kiel plenumo de la ordono de la reĝo Johano Sentera forpeli veteranajn estrojn de la Romkatolika Eklezio el Anglio.

Kiam la ŝerifo venas aresti Marian, Robin savas ŝin kontraŭ ŝia volo, frapante Sir Ranulf, aroganta gasto de la ŝerifo. Li savas ankaŭ la ceterajn monaĥinojn, kiuj estis retenitaj en la kastelo de la ŝerifo. Ignorante la avertojn de la ŝerifo, Sir Ranulf persekutas Robin en la arbaro. Liaj homoj embuskas kaj mortigas nombrajn pere de sagopafado, sed Robin ne mortigas Sir Ranulf. Kiam la novaĵo ke Robin revenis disvastiĝas, malnovaj kamaradoj kaj novaj aliĝintoj venas al li. Sir Ranulf petas al la reĝo Johano 200 soldatojn por batali kontraŭ Robin.

La ŝerifo atendas antaŭ la arbaro, sciante, ke Robin malkapablos definitive ne ataki. Kiam Robin aperas, li proponas, ke li kaj la ŝerifo solvu la konflikton pere de individua batalo. La ŝerifo vundis Robin kaj petas lin kapitulaci. Malakceptinte, Robin mortigas la ŝerifon fine de siaj fortoj. Rompante la pacpromeson, kaj estritaj de Sir Ranulf, la soldatoj atakas la bandon de Robin, kaj kaptas aŭ mortigas multajn el ili. Will Scarlet kaj la monaĥo Tuck estas kaptitaj, sed Little John mortigas Sir Ranulf. John kaj Marian portas Robin al ŝia abatejo, kie ŝi tenas kuracilojn.

Robin kredas, ke li rekuperiĝos por venki estontajn batalojn. Marian preparas medikamenton kaj trinkas ĝin antaŭ doni ĝin al li. Li trinkas ĝin kaj konstatas, ke la doloro malaperis, sed ankaŭ ke li perdas senton en la kruroj. Komprenante, ke Marian venenigis ilin ambaŭ, li krialvokas Little John. Marian diras al li kiom ŝi amas lin, kiu komprenas, ke li tute ne povis rekuperiĝi, kaj ke Marian volis nur akompani lin transen. Robin kaj Marian klopodas tuŝi unu la manon de la alia, dum Little John trudvenas al la mortolito de Robin. Tiu petas al Little John sian pafarkon kaj pafas sagon tra malferma fenestro; li petas al Little John entombigi ilin kien la sago iris.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Watters, Jim (12a de Aprilo 1976). "The Voice, The Neck, The Charm". Cover Story. People. Vol. 5, no. 14.

Eksteraj ligiloj

redakti