Requena de Campos
Requena de Campos [reKEna deKAMpos] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.
Requena de Campos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34469 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 18′ N, 4° 21′ U (mapo)42.307777777778-4.3436111111111Koordinatoj: 42° 18′ N, 4° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 790 m [+] | ||
Areo | 13 km² (1 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Requena de Campos [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 22 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el la jaro 1910. Ĝi distas 39 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Ĝi estas trapasata de la Kanalo de Kastilio kaj de la Jakoba Vojo. En tiu municipa teritorio la Kanalo de Kastilio ŝanĝas el la baseno de la rivero Pisuerga al tiu de Carrión. La plej proksimaj loĝlokoj estas jenaj: Boadilla del Camino, Marcilla de Campos, Frómista, Lantadilla, Itero de la Vega kaj Las Cabañas del Castillo aŭ Las Cabañas de Castilla (apartenanta al Osorno, nome Osorno la Mayor).
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis citita en buleoj de la jaroj 1414, 1517 kaj 1603. La loko estis akirita de la geedzoj Gómez Manrique de Lara, 1a senjoro de Requena, Adelantado Mayor de Castilla kaj ekstergeedza filo de Pedro Manrique de Lara, 3-a senjoro de Treviño, kaj lia edzino Sancha de Rojas y Guevara, senjorino de Santa Gadea.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, blazondomoj, la ponto, la kanalo, kolombejoj ktp.