Quintanilla del Molar
Quintanilla del Molar [kintaNIlja delmoLAR] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Quintanilla del Molar estas etimologie komprenebla kiel Bieneto de la Muelejo. Tiukadre aperas en la supra duono de la blazono domo, kiel simbolo de la bieno, super du muelradoj, kiel simbolo de la muelejo.
Quintanilla del Molar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47673 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 49 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 59′ N, 5° 27′ U (mapo)41.9890105-5.4493242Koordinatoj: 41° 59′ N, 5° 27′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 741 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quintanilla del Molar [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 57 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 83 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Quintanilla del Molar formas parton, kun la municipo de Roales de Campos, de eksklavo de la provinco Valadolido ene de la provinco Zamoro (nome Enclave de Roales y Quintanilla). La municipo estas trapasata okcidente per la rojo de la Vega, kaj parto de ĝia municipa teritorio formas parton de la Birdoprotekta Areo ZEPA Penillanuras-Campos Sur kaj de la ZEPA Penillanuras-Campos Norte.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.