Preĝejo Marteno de Tours (Tapolca)
La Preĝejo Marteno de Tours estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urboparto de Tapolca, pli frue en vilaĝo Diszel [disel].
Preĝejo Marteno de Tours | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tapolca, urboparto Diszel |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém (urbo) |
dekanujo | Tapolca |
paroĥo | en Gyulakeszi |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | origine romaniko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLa unua mencio okazis pri la romanika kirko en 1333, do ĝi estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento. Dum la kontraŭturkaj bataloj la preĝejo ruiniĝis. Ĝi estis rekonstruita en 1755, sed kelkaj partoj restis originaj. Pli nova trakonstruo okazis laŭ baroko en 1774, la navo estis pligrandigita, samtempe turo kaj sakristio konstruiĝis. La orgeno funkcias ekde 1892. La muroj estis pentritaj interne en 1910. Arkeologia esplorado okazis en 1989, poste la preĝejo estis restaŭrita.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo estis ĝis erao de turkoj en mezo de tombejo, kiu estis ĉirkaŭmurita. Nun la preĝejo situas sola, sed antaŭ la preĝejo kolono pri Sankta Triunuo estas videbla. En la fasado la turo plene reliefas, la enirejo funkcias tra la turo. La absido estas plurlatera. Ĉe la navomuro estas videblaj la enmurita pordo kaj kelkaj originaj enmuritaj fenestroj. Interne la altara bildo prezentas Martenon, kiu donacas mantelon al la almozpetanto.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- [1]
- [2][rompita ligilo]
- [3] Arkivigite je 2018-05-03 per la retarkivo Wayback Machine