Provinco Kabul
Kabul (paŝtoe/perse کابل) estas unu el la 34 provincoj de Afganio. La teritorio havas proksimume 3 528 000 loĝantojn (2007-2008)[1] kaj areon de 4.462 kvadrataj kilometroj.[2] La loĝdenso estas po 790,7 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Ĉefurbo de la provinco kaj de Afganio estas Kabulo.
Provinco Kabul | |||
---|---|---|---|
Administra unuo/Provinco | |||
provinco de Afganio [+] | |||
Lando | Afganio | ||
Supermara alteco | 1 908 m [+] | ||
Ĉefurbo | Kabulo | ||
- koordinatoj | 35° N, 69° O (mapo)34.5669.22Koordinatoj: 35° N, 69° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 4 461,6 km² (446 160 ha) [+] | ||
Areo | 4 461,6 km² (446 160 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 5 766 181 [+] (2023) | ||
Denseco | 1 292,4 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+04:30 [+] | ||
ISO 3166-2 | AF-KAB | ||
Provinco Kabul | |||
Vikimedia Komunejo: Kabul Province [+] | |||
La provinco situas en la oriento de la lando proksime de la montpasejoj Hajber, unu el la plej gravaj vojoj de Afganio al Pakistano kaj Barato. La provinca teritorio oriente limas al la montaro Koh-e Pagman, sudokcidente al la montaro Koh-e Krough kaj nordoriente al la montaro Koh-e Ŝirdarvaza. La plej granda rivero en la provinco samkiel la provinco mem kaj ties ĉefurbo nomiĝas Kabul. En la teritorio produktiĝas precipe vestaĵoj, mebloj kaj sukero el sukerbetoj.
La provinco estas la plej grava setloregiono de la taĝikoj en Afganio. La ĉefa lingvo de la teritorio, la kabula dialekto de la persa lingvo (loke nomata Dari), estas la registara kaj ekonomia lingvo de la lando kaj signife influis ĉiujn aliajn lingvojn kaj dialektojn de la lando. La taĝikoj konsistigas pli ol duonon de la provinca loĝantaro, aliaj signifaj etnoj estas paŝtooj, hazaroj, uzbekoj, turkmenoj, baluĉoj, sikanoj kaj hindoj.
Distriktoj
redaktiLa provinco disdividiĝas laŭ 15 distriktoj.
distrikto | ĉefloko | loĝantoj (2002)[3][4] |
etnoj[4] |
Bagrami | Bagrami | 85 000 | 60% paŝtooj, 40% taĝikoj |
Ĉahar Asjab | Kalai Naeem | 32 500 | Plejparte paŝtuoj kaj taĝikoj, sekve hazaroj |
Deh Sabz | Taraĥel | 47 900 | 50% taĝikoj, 50% paŝtooj |
Farza | Dehnave Farza | 19 100 | Miksaĵo de taĝikoj kaj paŝtooj |
Guldara | Guldara | 20 300 | 60% taĝikoj, 40% paŝtooj |
Istalif | Istalif | 29 800 | plejparte taĝikoj, gefolgt de paŝtuoj kaj hazaroj |
Kabul | Kabulo | 2 536 300 | 60% taĝikoj, 20% paŝtooj, 15% hazaroj, 5% aliaj[5] |
Kalakan | Kalakan | 26.900 | 90% taĝikoj, 10% paŝtooj |
Ĥak-i Jabar | Ĥak-i Jabar | 75.000 | 75% paŝtooj, 25% taĝikoj |
Mir Baĉa Kot | Mir Baĉa Kot | 46.300 | 95% taĝikoj, 5% paŝtooj |
Mussahi | Mussahi | 30.000 | 90% paŝtooj, 10% taĝikoj |
Pagman | Pagman | 150.000 | 50% taĝikoj, 50% paŝtooj |
Karabag | Karabag | 67.700 | 60% taĝikoj, 40% paŝtooj |
Ŝakardara | Ŝakardara | 72.900 | 90% taĝikoj, 10% paŝtooj |
Surobi | Surobi | 150.000 | 90% paŝtooj, 10% paŝajanoj |
Notoj
redakti- ↑ nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4. Arkivita el la originalo je 2010-12-17. Alirita 2010-09-10 .
- ↑ censa informo de la centra statistika organizaĵo de Afganio. Arkivita el la originalo je 2008-02-22. Alirita 2010-09-10 .
- ↑ centra statistika organizaĵo de Afganio. Arkivita el la originalo je 2008-02-22. Alirita 2010-09-10 .
- ↑ 4,0 4,1 distriktaj profiloj de la Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj (UNHCR), retejo AIMS (Afghanistan Information Management Services). Arkivita el la originalo je 2007-09-26. Alirita 2010-09-10 .
- ↑ magazino National Geographic
Eksteraj ligiloj
redakti- detalaj informoj pri la provinco de la nacia ministerio de malurba evoluo (formato PDF, stato 2007)
- provinca mapo fare de la institucio AIMS (Afghanistan Information Management Services)
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul