Provinco Herat
Herat, perse هرات, estas provinco (velajat) en la okcidento de Afganio en la valo de la rivero Hari Rud. La provinco limas okcidente al Irano kaj norde al Turkmenio. La provinca ĉefurbo estas la samnoma urbo Herat. La teritorio havas proksimume 1,8 milionojn da loĝantoj[1], kaj la plej multaj el ili etne konsideratas taĝikoj. La en la provinco parolata variaĵo de la persa lingvo tre simila al la dialekto parolata en la irana regiono Maŝhad. Herat favore situas ĉe historiaj komercaj voroj inter Irano, Barato, Ĉinio kaj Eŭropo. La stratoj al Turkmenio kaj Irano daŭre konsideratas strategie aparte gravaj laŭ armea vidpunkto.
Provinco Herat | |||
---|---|---|---|
Administra unuo/Provinco | |||
provinco de Afganio [+] | |||
Lando | Afganio | ||
Supermara alteco | 1 088 m [+] | ||
Ĉefurbo | Herato | ||
- koordinatoj | 34° N, 62° O (mapo)3462Koordinatoj: 34° N, 62° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 54 778 km² (5 477 800 ha) [+] | ||
Areo | 54 778 km² (5 477 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 762 157 [+] (2012) | ||
Denseco | 32,17 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+04:30 [+] | ||
ISO 3166-2 | AF-HER | ||
Provinco Herat | |||
Vikimedia Komunejo: Herat Province [+] | |||
Historio
redaktiEn la antikva periodo la regiono nomiĝis Aria kaj loĝatis de samnoma irana popolo. Pli poste ĝi konkeriĝis fare de la persoj kaj iĝis parto de la Persa Imperio. Kune kun la resta imperio la regiono konkeriĝis fare de la armeo de Aleksandro la Granda. Kiam en la regiono venkis la islamo, Herat iĝis centro de la perse islama kulturo. Meze de la 19-a jarcento la regiono laŭ la britia-rusia rivaleco en Centra Azio iĝis konkeraĵo de la britoj kaj do iĝis parto de la brite dominita ŝtato Afganio. La teritorio de la provinco tiutempe pli grandis ol nuntempe kaj inkluzivis la tutan okcidenton de la nuntempa Afganio, ĉefe la nunajn provincojn Farah kaj Nimruz. Ekde tiam la teritorio estas parto de Afganio.
Distriktoj
redakti- Adraskan
- Ĉiŝti Ŝarif (aŭ Chishti Sharif)
- Farsi
- Gorian (aŭ Ghorian)
- Guzara
- Gulran
- Herat
- Kohsan
- Inĝil (aŭ Injil)
- Karuĥ (aŭ Karukh)
- Kuŝk (aŭ Kushk)
- Kuŝki Kohna (aŭ Kushki Kohna)
- Obe
- Paŝtun Zarhun (aŭ Pashtun Zarhun)
- Ŝindand (aŭ Shindand)
- Zinda Jan
-
farmejoj -
farmbieno -
vilaĝo -
rokoj
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4. Arkivita el la originalo je 2010-12-17. Alirita 2010-09-10 .
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul