Pjotr Nesterov
Pjotr Nesterov estis rusa heroo dum la unua mondmilito. La unua piloto, kiu faris unu el akrobatikaj aviadilaj movoj. La unua piloto, kiu batis malamikan aviadilon per sia aviadilo (Nesterov mortis dum la ago, kaj ankaŭ la germana malamiko mortis). Tiel Nesterov iĝis la unua ĉasa piloto.
Pjotr Nesterov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1887 en Niĵnij Novgorod |
Morto | 26-an de aŭgusto 1914 (27-jaraĝa) en Ĵovkva |
Tombo | tombejo Lukjanovska |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Officer Aeronautical School (en) |
Okupo | |
Okupo | piloto militisto |
Kvankam poste ĉe aviadiloj aperis iloj por ataki malamikajn aviadilojn sen rompi sian aviadilon, la manieron de Nesterov uzis multaj pilotoj poste pro iuj kaŭzoj:
- Japanoj dum la dua mondmilito organizis specialajn armeojn, "Kamikazoj", por ataki malamikojn kiel raketo (kvankam oni mortas dum atako).
- Soveta bombisto Gastello kun sia teamo direktis sian aviadilon kontraŭ nazia trajno, ĉar la aviadilo jam ne funkciis, kaj ili ne volis salti por esti kaptitaj de germanoj.
- Sovetaj pilotoj provis bati usonan spionan U-2 en 1960, ĉar mankis kugloj. Sed pro tio, ke sovetaj ĉasaviadiloj ne povis atingi tiun alton, kiun atingis la usonano, bato ne okazis (oni pafis la spionon per raketo, sed mortis ankaŭ unu el ties aviadistoj).