Peloponezo (administra regiono)
Peloponezo (greke Πελοπόννησος, Pelopónnisos) estas la nomo de unu el la 13 administraj regionoj (greke περιφέρεια - periféria) de Grekio. La administra regiono ne ampleksas la tutan teritorion de la geografia preskaŭinsulo Peloponezo, sed nur iom pli ol du trionojn ekskluzive de la nordo kaj okcidento, kiuj apartenas al la regiono Okcidenta Grekio. La teritorio do inkluzivas la historiajn regionojn Mesenio, Arkadio, Lakonio, Argolando kaj la ĉirkaŭaĵon de la urbo Korinto, kiu inkluzivas la Istmon de Korinto kaj malgrandan teritorion norde de la istmo sur la kontinenta parto de Grekio.
Peloponezo | ||||
---|---|---|---|---|
greke Περιφέρεια Πελοποννήσου | ||||
administra unuo | ||||
Masivo Kyllini kaj lago Stimfalio en antaŭo | ||||
Blazono | ||||
regiono de Grekio [+] | ||||
Oficiala nomo: Πελοπόννησος | ||||
Ŝtato | Grekio | |||
Duoninsulo | Balkano | |||
Prefektujoj | ||||
Historiaj regionoj | ||||
Parto de | Peloponezo | |||
Montaro | Tajgeto | |||
Ĉefurbo | Tripolo | |||
- mezo | Tripolο | |||
- koordinatoj | 38° N, 22° O (mapo)37.51666666666722.383333333333 | |||
Akvokolektejo | 15 489,96 km² (1 548 996 ha) [+] | |||
Areo | 15 489,96 km² (1 548 996 ha) | |||
Loĝantaro | 539 535 loĝantoj (2021) | |||
Denseco | 35 | |||
Horzono | OET (UTC+2) | |||
- somera tempo | OET (UTC+3) | |||
Kodo | GR-J | |||
NUTS | GR25 | |||
|
||||
|
||||
Peloponezo | ||||
Vikimedia Komunejo: Peloponnese periphery | ||||
Retpaĝaro: ppel.gov.gr | ||||
La administra regiono Peloponezo dividiĝas en kvin provincojn ("prefektujoj", greke plurale νομοί - nomí, singulare νομός - nomós):
- Argolando (Αργολίδα/Argolída), administra centro Nafplion (Ναύπλιο/Náfplio)
- Arkadio (Αρκαδία/Arkadía), administra centro Tripoli (Τρίπολη/Trípoli)
- Korintio (Κορινθία/Korinthía), administra centro Korinto (Κόρινθος/Kórinthos)
- Lakonio (Λακωνία/Lakonía), administra centro Sparto (Σπάρτη/Spárti)
- Mesenio (Μεσσηνία/Messenía), administra centro Kalamata (Καλαμάτα/Kalamáta)