Ostinato
Ostinato (latine ostinatus, obstina) en la muziko estas kontinue ripetiĝa muzika figuro, ĉu melodio, certa ritmo (vd. ekz. Bolero de Maurice Ravel) aŭ alia muzika elemento.
La principo de ostinato supozeble ekzistas, ekde kiam oni muzikas, unuaj fontoj retroetendiĝas ĝis en la alta mezepoko. La ostinato estis efektivigita precipe en la 17-a kaj 18-a jarcentoj, la t.n. ĝeneralbasa epoko, ĉefe de la baso (basostinato) kaj travivis, post kiam ĝi precipe dum la klasiko falintis en forgeson, dum la 19-a jarcento etan renaskiĝon.
Harmonia ostinato estas akorda sinsekvo kontinue ripetata.
En ĵazo tiajn ostinatojn oni nomas angle vamp, en la rok-muziko (angle) riff, en la kuba muziko (hispane) montuno aŭ mambo