Olof Palme
Olof PALME (naskiĝis la 30-an de januaro 1927, mortis la 28-an de februaro 1986) estis sveda socialdemokratia politikisto. Li estis ĉefministro de Svedio inter la jaroj 1969 kaj 1976 kaj duafoje inter 1982 kaj 1986, estis gvidanto de la sveda socialdemokratia partio de 1969 ĝis 1986 kaj krome estis pacbatalanto. La 28-an de februaro 1986 li estis murdita en la sveda ĉefurbo Stokholmo. La postenon de ĉefministro de Svedio de li transprenis Ingvar Carlsson.
Kiel politikisto, Palme ofte kritikis politikojn de superpotencaj ŝtatoj kiel Usono kaj Sovetunio. Li kritikis imperialismajn kaj diktaturajn estrojn kiel Leonid Breĵnev (Sovetunio), Francisco Franco (Hispanio), António de Oliveira Salazar (Portugalio), Gustáv Husák (Ĉeĥoslovakio) kaj Pieter Willem Botha (Sudafriko). Li estis unua ŝtatestro en la okcidenta ŝtataro, kiu vizitis Kubon post la revolucio en 1975.
Vidu ankaŭ
redakti-
stratangulo ĉe kiu Olof Palme estis mortpafita -
tabulo memoriga pri la murdo de la politikisto -
dua bildo de la tabulo