Ofendo estas parolo aŭ ago, kiu ofendas, do kiu kolerigas aŭ ĉagrenas iun, malrespektante ties dignon, aŭ pli ĝenerale malrespektas ies senton.[1] En multaj naciaj lingvoj, ekzemple la germana, estas nur unu vorto por ofendo kaj insulto, sed en Esperanto estas diferenco: insulto estas en klare ofenda intenco dirita fi-vorto, dum ofendo eble okazas tute malintence, tute sen kulpa celo: do precipe estas la sento de ofendiĝo en la aliulo, kiu difinas kiom ofenda estis parolo aŭ ago. Sinonimoj de la verbo ofendi do estas ekzemple kontuzi, skandali, ŝoki, vundi kaj indignigi.
Kelkaj ekzemploj el la esperanta proverbaro: [1]
|
| „ Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas- ” | — Zamenhofo |
|
|
| „ Saĝulo ignoras ofendon. ” | — Zamenhofo |
|
|
| „ Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo! ” | — Zamenhofo |
|
|
| „ Mi esperas, ke vi ne ofendiĝos, se mi rifuzos. ” | — Zamenhofo |
|