Estrogeno
grupo de hormonoj
(Alidirektita el Oestrogeno)
La estrogenoj[1] aŭ oestrogenoj[2] estas steroidaj seksaj hormonoj (devenaj de la ciklopentanoperhidrofenantreno) ĉefe de ina tipo, produktitaj de la ovarioj, la placento dum la gravedeco kaj, malplie, de la surrenaj glandoj.
Ili derivas de la androgenoj, nome viraj seksaj hormonoj.
Pro ties endokrina funkciado, la oestrogenoj trapasas la ĉelmembranon por alveni al la kerno, kie ili okupiĝas por aktivigi aŭ malaktivigi precizajn genojn, regulante la sintezon de proteinoj.
Ekzemplaj oestrogenoj: estrono (E1), estradiolo (E2), estriolo (E3), estetrolo (E4)
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- Un estrógeno neurotransmisor en Mente y cerebro, numero 22, januaro de 2007.
- Estrógeno, la testosterona de la mujer? Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- B. Komisaruk et al. (2006) The Science of Orgasm.