Microchera
Smeraldaj kolibroj (Microchera) estas genro de kolibroj.
Smeraldaj kolibroj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Neĝkapulo (Microchera albocoronata)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
3: vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Specioj
redaktiLaŭ moderna sistematiko al la genro apartenas tri specioj:[1]
- Neĝkapulo, Microchera albocoronata
- Kuprokapa smeralda kolibro, Microchera cupreiceps
- Blankvosta smeralda kolibro, Microchera chionura
Antaŭe kuprakapa kaj blankvosta smeraldaj kolibroj apartenis al aparta genro Elvira, kaj neĝkapulo estis la sola specio en genro Microchera. Post molekulaj esploroj de jaro 2014 estis pruvite ke la tri specioj estas sufiĉe parencaj inter si por esti grupitaj en unu genron.[2] Ĉar genro Microchera estas priskribita pli frue, ĝi havis prioritaton, kaj do la specioj estis grupitaj en ĝi. Neĝkapulo (Microchera albocoronata) estas konsiderata tipa specio de la genro.[3]
Referencoj
redakti- ↑ Hummingbirds. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (July 2020). Alirita 6 January 2020 .
- ↑ (2014) “Molecular phylogenetics and the diversification of hummingbirds”, Current Biology 24 (8), p. 910–916. doi:10.1016/j.cub.2014.03.016.
- ↑ Trochilidae. The Trust for Avian Systematics. Alirita 2023-08-05 .