[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/
Pri homa gravedeco legu tie. Pri aliaj animaloj vidu tie.

Mamula gravedeco signifas tiun tempointervalon, kiu komenciĝas kun la gravediĝo (fekundiĝas la ovoĉelo) en korpo de la femala mamulo ĝis nasko de ido.

Graveda leono

Konstato de la gravediĝo

redakti

La konstato de la gravedeco estas ofta tasko de la praktika veterinaro. Tio povas okazi per:

Graveda tempodaŭro

redakti

La gravedeca tempodaŭro estas diversa ĉe la bestospecioj, sed ĝi povas ŝanĝiĝi eĉ ĉe rasoj aŭ unuopaj bestoj pro diversa nutrado, personaj karakterizaĵoj.

Graveda tempodaŭro ĉe hejmbestoj en tagoj
bestospecio averaĝa tempodaŭro
Hamstro 16
Hundo 63
Kuniklo 30-32
Kato 58-63
Muso 18-23
Kavio (kobajo) 63-70
Ĉevalo 336
Rato 21-23
Bovo 280
Ŝafo 150
Porko 114
Kapro 150