[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

Lvova-Varsovia skolo

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

La Lvova-Varsovia skolo- estis fama scienca skolo de logikistoj kaj filozofoj. La kreinto de ĝi estis Kazimierz Twardowski, kiu tiel transportis al Pollando penson de granda germana filozofia tradicio (li estis lernanto de Franz Brentano kaj li konis bone Edmund Husserl). Multuloj opinias ke tiu skolo estis simpla kontinuo de Brentana Skolo (Edmund Husserl, Max Scheler, Carl Stumpf, Sigmund Freud, Alexius Meinong) en Pollando. Antaŭ la dua mondmilito estis kreita en Pollando tre alta matematiko, logiko kaj filozofio. En matematiko kaj logiko kreiĝis novaj paradoksoj kaj tezoj. Simile kiel en Anglujo en Pollando estis fondita analitika filozofio. Fine la Lvova-Varsocia skolo estis taksita kiel la plej alta centro de matematiko kaj logiko en la tuta mondo. La dua mondmilito kaj sekvanta poste komunismo en Pollando detruis tiun skolon. Unua restaĵo hodiaŭe estas sur Krakowa kaj Lublina Universitatoj. La skolo dispersiĝis kaj trovis multajn kontinuantojn en Usono kaj Pollando.

Membroj de skolo Lvova-Varsovia: