Lantadilla
Lantadilla [lantaDIlja] estas municipo en la oriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio, apude al la provinco Burgoso. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Lantadilla estas eble komprenebla etimologie kiel Plantejeto (el Plantadilla).
Lantadilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34468 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 281 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 20′ N, 4° 17′ U (mapo)42.340555555556-4.2766666666667Koordinatoj: 42° 20′ N, 4° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 769 m [+] | ||
Areo | 29 km² (2 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lantadilla [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 284 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 2 850 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 45 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Proksimaj municipoj estas Osornillo, Frómista, Osorno, Melgar de Yuso, Itero de la Vega, en la provinco Palencio; kaj Palacios de Riopisuerga, Arenillas de Riopisuerga, Itero del Castillo kaj Melgar de Fernamental, en la provinco Burgoso.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ponto, kolombejoj ktp. Estas fabriko de fromaĝo kaj alia de brando.