La Pafklik
La Pafklik estas esperantparolanta hiphopa duopo, kiu unue koncertis en 2006 (dum Festo en Francio). Ĝi repas nur en Esperanto. Ĝi konsistas el du junaj parizanoj, Platano kaj Katakana. Platano repas kaj skrapumas, dum Katakana komponas muzikon kaj repas.
La Pafklik | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Deveno | Parizo, Francio |
Ĝenroj | hiphopo |
Aktivaj jaroj | 2006 – nuntempo |
Retejo | Paĝo ĉe Myspace |
Membroj | |
La Pafklik jam koncertis en Francio, Pollando, Germanio, Slovakio antaŭ esperantistoj kaj ne-esperantistoj. Okazis koncerto en Parizo en ne-esperantista medio.
La 22-an de decembro 2008 la Pafklik eldonis sian unuan albumon, kiu ankaŭ estis la unua rep-albumo tute en Esperanto, Fek al Esperanto. La temoj de la kantoj estas diversaj, de humuraj kaj ironiaj tekstoj, kanabo kaj alkoholo, ĝis soci- kaj politik- kritikoj.
La bando aperigis novajn repstilojn en esperanto: G-funko, hardkora repo kaj rokrepo.
Anaro
redaktiDiskaro
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo Arkivigite je 2021-01-25 per la retarkivo Wayback Machine
- La Pafklik ĉe Twitter
- La Pafklik ĉe MySpace
- La Pafklik ĉe Ipernitio
- Reklamfilmeto de la albumo Fek al Esperanto