[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

La Bankedo de Jupille

Pentraĵo de Auguste Chauvin


La Bankedo de Jupille (france Le Banquet de Jupille) estas pentraĵo fare de Auguste Chauvin kaj unuafoje ekspoziciita en la jaro 1861. Chauvin estis belga pentristo forte influita de la duseldorfa pentroskolo, ankaŭ profesoro kaj direktoro ĉe la Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo.

La Bankedo de Jupille
La Bankedo de Jupille
Auguste Chauvin1861
Oleo sur tolo
390 × 470 cm
Katedralo Sankta Paŭlo (Liège)
vdr

La verko estis origine mendita de la belga federacia ŝtato kaj de la urbo Lieĝo en 1855. Ĝi estas historia pentraĵo, kies stilo estis videble inspirita de la itala manierismo de la 16-a jarcento. Ĝi prezentas momenton de la legendo de Sankta Lamberto el Mastriĥto, kiam, ĉirkaŭ la jaro 705, li admonas Alpaida, la duan edzinon de Pepino el Herstal kaj patrinon de Karolo Martelo. Alpaida uzurpis la rolon de Plektruda, la unua kaj legitima edzino de Pepino. Ŝi provis trompi Lamberton per ruzeco, petante al li beni sian kalikon okaze de bankedo oferita de Pepino en la vilaĝo Jupille, proksime al Lieĝo. Mallonge post ĉi tiu evento, Lamberto estis venĝe murdita de la trupoj de Dodono, frato de Alpaida kaj vasalo de Pepino.

La verko estis ekspoziciita en 1861 ĉe la artsalono de Antverpeno, poste en Berlino en 1862, kaj ricevis favorajn recenzojn en ambaŭ kazoj. Ĝi daŭre apartenas al la urbo Lieĝo, kaj fariĝis parto de la kolektaro de la muzeo de Valona Arto en 1952, antaŭ ol forlasi ĝin en 1996. Je la sama jaro, la pentraĵo estis restaŭrita. Ĝi estas ekspoziciata ekde tiam en la katedralo Sankta Paŭlo de Lieĝo.

La pentraĵo

redakti

Mendo kaj plenumado

redakti

La Bankedo de Jupille estis mendo de la belga federacia registaro kaj de la urbo Lieĝo al la artisto Auguste Chauvin. La kontrakto subskribita la 1-an de majo 1855 klarigis, ke « S-ro Chauvin devas efektivigi pentraĵon reprezentantan fakton prenitan el la historio de la lando, kies temo kaj dimensioj estos konvene aprobitaj », kaj difinis la totalan prezon je 10 000 belgaj frankoj[1]. Ĉi tiu sumo dividiĝis jene : 3 000 belgaj frankoj por la skizo, 3 000 belgaj frankoj post la duono de la laboro, kaj 4 000 belgaj frankoj kiam la verko estos finita. La parto de la urbo Lieĝo sumiĝis je 3 000 belgaj frankoj, kaj la restaj 7 000 belgaj frankoj estis provizitaj de la ŝtato[1],[2].

La preparado de la komponaĵo daŭris de 1855 ĝis 1861. Auguste Chauvin rapide elektis la temon[3],[4],[5], tamen variaj prokrastoj en la efektivigo ŝuldiĝas « al la malsano de la artisto kaj cetere al liaj duoblaj funkcioj kiel direktoro de la Akademio kaj kiel provizora profesoro de la klaso pri antikva desegnado »[6].

Priskribo kaj legendo

redakti

La verko estas ankaŭ konata sub la titoloj Sankta Lamberto ĉe la bankedo de Pepino el Herstal[7],[1]Sankta Lamberto kaj Alpaida[1]. Ĝi estas oleopentraĵo de granda formato, 390 × 470 cm, kiu prezentas la jenan scenon : « Sankta Lamberto, staranta, admonas Alpaidan kaj Pepinon ; unue, ĉar enmiksante sian pokalon kun tiuj de la aliaj gastoj por ke ĝi estu benita, ŝi provis trompi la bonan fidon de la episkopo ; due, ĉar havante Alpaida ĉe sia flanko anstataŭ sia laŭleĝa edzino Plektruda, Pepino malobeas la leĝojn kaj la malpermeson de la Eklezio »[8],[9],[5].

Episkopo, staranta, parolas kaj levas la manon al personoj maldekstre, nevideblaj, dum bankedo, kie multaj gastoj estas ĉetable. 
Kovrilo de la libro Sankta Lamberto : de historio al legendo fare de Jean-Louis Kupper kaj Philippe George. (2006)

En 1843, la historiisto kaj eksa belga ĉefministro Étienne de Gerlache provizis pli detalan priskribon de la legendo kiu poste inspiris la pentriston en sia verko Historio de Lieĝo ekde Cezaro ĝis Maksimiliano de Bavario (france Histoire de Liège depuis César jusqu'à Maximilien de Bavière)[10]. Li priskribas kiel Pepino, dum tago en Jupille-sur-Meuse kun sia kortego, vokas Lamberton, kiel li kutime faras kiam li traktas « gravan aferon ». La episkopo iras al la palaco, malkovrante « la preparojn de grandega festeno », kaj li estas bonvenigita de Pepino « kun malferma vizaĝo » kaj Alpaida kiu « klopodas ŝajni ĝoja »[10]. Dum la gastoj prenas siajn seĝojn ĉe la bankedo, « Pepino salutas ilin kun pokalo en la mano » sed petas Lamberton beni sian pokalon antaŭ « meti siajn lipojn en ĝin »[10]. Baldaŭ ĉiuj korteganoj imitas lin, same kiel Alpaida, kiu diskrete enŝovas sian pokalon inter la aliaj. Efektive, la karaktero de la episkopo inspiris tiel grandan respekton, ke Alpaida intencis « ŝajnige akiri antaŭ la rigardoj de la kortego, eĉ per tia stranga ruzo, la aprobon de tiu, kiun ŝi ankoraŭ ne sukcesis ĉarmi »[10]. Tamen Lamberto rimarkas la agon de Alpaida kaj kolere turnas sin al Pepino, dirante: « vidu la arogantecon de ĉi tiu virino, kies ĉeesto ĉi tie estas publika skandalo ; kaj kiu volus igi min sia komplico ! » Dirinte tion, li subite forlasas la tablon, eliras el la palaco kaj lasas « tiun kunvenon, antaŭe tiel ĝojan, tute konsternitan »[10].

La incidento en Jupille jam estis menciita antaŭe en la historiografio de Lieĝo fare de Théodose Bouille en 1725 en la unua volumo de lia verko Histoire de la Ville et Pays de Liège[11],[12], denove fare de Louis Dewez en 1822 en la unua volumo de Histoire du Pays de Liège[13],[12]. Philippe George, asistanto ĉe la universitato de Lieĝo kaj konservisto de la Trezorejo de la katedralo Sankta Paŭlo, taksis ke estas malfacile « kompreni la ekzaktajn motivojn de la artisto ». Li sugestis, ke « pro la legado de la popularaj verkoj de tiu tempo, tiu sceno el la historio de la lando Lieĝo eble kaptis la atenton de Chauvin »[12].

Plie, Philippe George ankaŭ hipotezis, ke « la viro tuj malantaŭ Sankta Lamberto, kun liphararo kaj barbo, ondumitaj haroj kaj tre tipa nazo, povus esti aŭtoportreto » de la pentristo[14].

Loko, ekspozicioj kaj restaŭrado

redakti

Post kiam ĝi estis finita, la verko estis ekspoziciita en la artsalono de Antverpeno de la 4-a de aŭgusto 1861 ĝis la 30-a de septembro 1861[15]. Poste, en decembro de tiu sama jaro, ĝi estis instalita en la komunuma muzeo de Lieĝo kaj « la Kolegio, tre kontenta, gratulis la artiston »[16]. La pentraĵo estis ekspoziciita en 1862 en Berlino[17] kaj poste restis en la kolektoj de la Muzeo de Belartoj de Lieĝo[18]. Ĝi poste transiris al la kolektaro de la muzeo de Valona Arto kiam ĉi tiu lasta estis kreita en la jaro 1952[7]. La verko nuntempe estas ekspoziciita en la katedralo Sankta Paŭlo de Lieĝo[19]. Ĝi estis prezentita tie la 5-an de septembro 1996 okaze de la memorfestoj de la 1 300-a datreveno de la morto de Sankta Lamberto, post kiam ĝi estis elprenita el la stokejo de la muzeo de Valona Arto kie la tolo estis « volvita ĉirkaŭ cilindro el tavolligno »[20] kaj spertis restaŭradan procezon kiu komenciĝis en aprilo 1996[21].

Episkopo, staranta, apostrofas virinon kaj viron dum bankedo kie multaj gastoj estas ĉetable. 
La Bankedo de Jupille antaŭ sia restaŭrado en 1996.

Antaŭ la interveno, la verko montris « surfacajn malpuraĵojn, flaviĝintan vernison kun fragmentiĝintaj rezinoj, kelkajn ŝiraĵojn precipe ĉe la periferio » kaj ankaŭ « multajn krudajn riparojn kaj tro-pentraĵojn » kiuj malhelpis « la legeblecon kaj komprenon de la verko »[22]. La plimulto de la damaĝoj verŝajne estis kaŭzitaj de « daŭra restado en malseka medio »[22]. La jenaj intervenoj estis plenumitaj de la restaŭra teamo :

  • « unua traktado de la ŝelo kaj skrapiĝoj de la pentraĵa tavolo » kiu permesis « forigon de la supraj malpuraĵoj, de la flaviĝintaj vernisoj, de la tro-pentraĵoj kaj de la krudaj riparoj »[23] ;
  • re-entoligo kiu permesis « fortigi la teksaĵon kaj refiksi la skrapiĝojn de la pentraĵa tavolo »[23] ;
  • fiksado de la re-entoligita pentraĵo sur nova kadro kaj « superŝuto de la lakunoj per taŭga fiksilo »[23] ;
  • la « re-integrigo de la dekoracio en la lakunojn », kiu estis plenumita per pluraj operacioj kaj strikte limigita al la damaĝitaj areoj[23] ;
  • apliko de nova verniso el damargumo, kune kun solvaĵo de Paraloïd B 72 por « malpliigi la briladon kaj protekti la vernison »[24].

Influoj

redakti

Philippe George evidentigis en la verko variajn « referencojn al malnova pentrado », interalie al La Edziĝo de Kanao aŭ al la Festeno en la Domo de Levi ambaŭ fare de Paolo Veronese koncerne la ĝeneralan komponon. Ankaŭ videblas la influoj de Sandro Botticelli, Rafaelo aŭ de la itala manierismo de la 16-a jarcento rilate al la vizaĝoj kaj inaj figuroj[25].

Kunteksto

redakti

La pentristo : Auguste Chauvin

redakti
Nigrablanka foto de pentraĵo montranta barban viron en duonbusto portantan blazer-stilan jakon, blankan ĉemizon kaj ŝalon kiel kravaton, rigardanta la spektanton. 
Auguste Chauvin, Aŭtoportreto, 1850 (oleo sur tolo) ; 23,5 x 18 cm ; nigrablanka foto de 1956, Muzeo de Valona Arto.

Auguste Chauvin estis pentristo de religiaj scenoj, portretoj, historiaj komponaĵoj, alegoriaj verkoj kaj ĝenropentraĵoj. Dum liaj historiaj pentraĵoj estis klare inspiritaj de la romantikisma movado, li restis forte influita ankaŭ de la duseldorfa pentroskolo, precipe en siaj religiaj scenoj[26],[27],[28].

Naskiĝinta en 1810 en Lieĝo, Auguste Chauvin translokiĝis kun sia familio en 1816 al Akeno. Tie li formiĝis kiel arkitekto, sed ankaŭ lernis la bazojn de desegnado kaj pentrado ĉe Jean Baptiste Bastiné[26],[29],[30]. Post kelkaj jaroj laborante kiel ĉefmasonisto, li rezignis tiun karieron en 1831, decidis sekvi sian artistan vojon kaj studadis ĉe la Akademio de Belartoj de Duseldorfo sub la gvidado de Wilhelm von Schadow. De 1832 ĝis 1841, li pluperfektigis sian talenton en Duseldorfo dum li ankaŭ laboris kelkajn monatojn ĉiujare kiel oficiala kortega pentristo en Neuwied[26],[29],[30].

En 1841, li revenis al Lieĝo, kie oni ofertis al li postenon kiel profesoro ĉe la loka Reĝa Akademio de Belartoj. Tio estis la komenco de longa instruista kariero en la Akademio, kiu finiĝis per lia pensiiĝo en 1880[26],[31]. La prezento de La Bankedo de Jupille okaze de la artsalono de Antverpeno en 1861[32] estis la unua grava ekspozicio de Chauvin ekde preskaŭ dek jaroj. Tio verŝajne estis pro lia laborŝarĝo ĉe la Akademio, kiu multe kreskis post la morto de Barthélemy Vieillevoye en 1855[33].

Efektive, li estis nomumita en 1855-1856 kiel direktoro de la Akademio (provizore ĝis 1858, poste definitive)[26],[34],[35] kaj de la komunumaj artkolektoj[26],[30],[36] sed li ankaŭ estis profesoro pri « natura desegnado », pri pentraĵo kaj pri historia komponaĵo[33]. Samtempe, li devis provizore instrui antikvan desegnadon kaj esprimadon ekde 1842 : li estis fine anstataŭigita nur en septembro 1859 fare de Charles Soubre[37],[38],[39]

La gazeto Le Rasoir bedaŭris ĉi tiun situacion en artikolo de la 6-a de aprilo 1873: « lastatempe, tamen, ŝajnas ke la artisto estas absorbiĝinta en sia posteno kiel direktoro de la Akademio ; la koloroj sekas sur lia paletro, kaj lia peniko ŝajnas forlasita. Ĉu la sankta fajro estingiĝis, kaj la artisto konsideras ripozi sur siaj sukcesoj ? »[30].

Belgio en 1850–1860: monumenta arto kaj nacia identeco

redakti

Laŭ Philippe George kaj Jean-Louis Kupper, ĉi tiu historia komponaĵo estas « ligita al movado manifestiĝinta ekde la Belga Revolucio, tiu de monumenta pentrarto celanta veki, firmigi kaj subteni ĉe la belga popolo la nacian kaj patriotisman senton »[40],[41]. Same, la doktoro pri arthistorio Judith Ogonovszky-Steffens[42] rimarkas, ke monumentaj pentraĵoj tiam estis ofte kreitaj por « emblemaj lokoj de potenco » kiel la Ĉambro de Reprezentantoj, la Senato de Belgio, tribunalojurbodomoj. Ili ŝiaopinie celis « legitimigi la ekziston de la juna Belga Reĝlando » kaj « enradikigi nacian senton »[43].

En ĉi tiu kazo, La Bankedo de Jupille aludas al « du pravigaj fontoj por la Belgio de 1830 : la katolika religio kaj la nacia pasinteco »[8],[44]. Sankta Lamberto ludas la rolon de « defendanto de la sakramento de geedziĝo »[8],[44], kaj tiel de la kristanaj moralaj valoroj. Li tamen ankaŭ estas « aluda omaĝo » al la princepiskopujo Lieĝo[8],[44], do referenco al tiu nacia pasinteco. La historieco de la verko estas kompletigita per uzo de la pipinida kaj karolida imagaro, elvokita per « Pipino el "Herstal" en lia "palaco" de "Jupille", sen forgesi la junan Karolon Martelon bildigitan de Chauvin apud liaj gepatroj ». Krom ĉi tiu subtila ludo de identigo gravas la negativa bildo de Alpaida, prezentita kiel nova Mesalino « jam karikaturita sur la unua paĝo de la breviero de Lieĝo en 1622 »[8],[45].

Kritika recenzo

redakti
Episkopo, starante, admonas virinon kaj viron dum festeno kie multaj gastoj estas ĉe tablo. 
Studaĵo por La Bankedo de Jupille, 1856 (oleo sur tolo), Herstal, komunuma muzeo.

En artikolo de la 15-a de februaro 1856, la gazeto La Meuse komentis la skizon de la pentraĵo kaj observis, ke « la pentristo, laŭ tio kion ni povis juĝi, perfekte kaptis la karakteron de ĉi tiu sceno, la perfortajn pasiojn, kiuj eksplodas inter la gastoj, la dignecon kaj kuraĝon de la episkopo ĵetanta la anatemon, la sindediĉon de iuj, la timon de aliaj, la konfuzon ĉie »[4]. La artikolo detale priskribas, kiel la artisto sukcesis kapti la « dramon, kiu plene disvolviĝas sur la tolo », kaj kiel oni klare legas « sur ĉiuj vizaĝoj la sentojn, kiuj ilin kuntiras kaj skuas »[4], precipe ĉe la ĉefaj roluloj:

  • Dodono, la frato de Alpaido, « kiu proksimiĝas al sia fratino, eltirante la glavon por venĝi ŝin, sed franca nobelo retenas lian brakon, kaj se ne estus materiaj obstakloj inter li kaj la episkopo, oni sentas, ke lia lasta horo estus soninta »[4].
  • Pepino, « leviĝanta, dum kunpremita kolero kuntiras ĉiujn liajn trajtojn. Li estas mirigita de la aŭdaco de la episkopo, sed retenata de la superhoma majesto de Lamberto. Li ankoraŭ ne kuraĝas lasi libere flui siajn sangavidajn planojn »[4].
  • Alpaida, kies « sango bolas pro la insulto, kiun ŝi ĵus ricevis. Per unu mano, ŝi faligas la fatalan pokalon, kaj per la alia, sentoplene, ŝi alproksimigas al si la filon, kiun ŝi havis kun Pepino, Karolon, kiu poste nomiĝos Martelo kaj estos la savanto de Francio »[4].
  • Lamberto, « trankvila kaj digna, staranta kun etendita brako al Pepino, konservas meze de la ŝtormo la serenon de pastro, kiu ĵus plenumis grandan devon kaj atendas la morton kiel la rekompencon de la justulo », dum « juna knabo, timigita de la danĝero, kiun alfrontas la sankta episkopo, ŝajne petegas lin retiriĝi »[4].

La Belarta Gazeto (france Journal des beaux-arts) de la 15-a de septembro 1861 publikigis laŭdan kritikon pri la verko, tiam ekspoziciita ĉe la artsalono de Antverpeno[32] :

Citaĵo 
 La komponaĵo estas neriproĉebla : koncerne linion kaj logikon, S-ro Chauvin starigis sin al granda alteco. Oni divenas seriozan pensulon sub la artisto, homon kutimiĝintan analizi la regulojn de arto kaj eniri profunde en tion, kio determinis la studon de la vera kaj la bela. La spirito de la granda Corneille kvazaŭ travibras en ĉi tiu sceno, kiu formas unu el la plej elstaraj eventoj en la historio de Lieĝo. Oni tion sentas en la granda homa ŝtormo kaŭzita de la parolo de Sankta Lamberto, kaj la spektanto spertas ĝian sekretan kaj magian influon. Ĉiu el la roluloj estas perfekte en la spirito de sia rolo : teruro, kolero, fido, timo – ĉiuj ĉi pasioj kaj sentoj gravas en la verko. Tiurilate necesas diri, ke ĝi estas unu el la plej ampleksaj sukcesoj, kiujn ni ĉeestis. Ni ne memoras, ke ni iam vidis, laŭ la vidpunkto de drameca esprimo, verkon realigitan kun pli vera kaj pli profunda akcento ol tiu de S-ro Chauvin. 
Episkopo, starante, admonas virinon kaj viron dum festeno kie multaj gastoj estas ĉe tablo. 
La Bankedo de Jupille, 1875 (oleo sur tolo), 75 x 90 cm, privata kolekto[Noto 1].

Le Banquet de Jupille ricevis « tiel legitiman sukceson » ĉe la artsalono de Antverpeno, ke, la sekvan jaron, la Senato de Berlino sendis al la artisto « tre flatigan leteron por inviti lin ekspozicii en la ĉefurbo de Prusio » la koncernan pentraĵon[17], kiu tie ankaŭ estis favore ricevita de la kritikistoj[46]. La verko estis sekve kopiita de la artisto en pli malgranda formato en 1875[47] kaj ĝi ankaŭ inspiris al la pentristo kaj dekoraciisto Paul-Joseph Carpay, eksa studento de la Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo inter 1842 kaj 1846, originalan reinterpretaĵon per gravuraĵo[48].

La verko male ne ricevis unuaniman aprobon de la artkritikistoj de la 20-a jarcento, precipe de Jacques Hendrick kaj Jules Bosmant, kiuj ambaŭ estis konservistoj de la Belarta muzeo de Lieĝo[49],[50]. Jules Bosmant opiniis en 1930, ke la pentraĵo « montras, en mizera koloro, gestadon de tragediaj aktoroj, kiuj pozas por la objektivo kaj pli zorgas pri elmontrado de la nobeleco de siaj sintenoj kaj la harmonio de siaj grimacoj ol pri la verveco de la sentoj, kiujn ili spertas »[49]. Jacques Hendrick, aliflanke, priskribas ĝin kiel « malvarmegan laŭ tekniko kaj sento »[51].

Religiuloj skandaliĝas pri festeno, kie multaj gastoj sidas ĉe tablo, el kiuj pluraj levas siajn glasojn kiel signo de festado. 
Paul-Joseph Carpay, Saint Lambert au Banquet de Jupille, 1862-1892 (gravuraĵo).

En 1955, kanonikino Marie-Henri de la Kongregacio Dipatrino de Jupille, konsideris en sia studo pri « La ikonografio de Sankta Lamberto » publikigita en la Bulteno de la Reĝa Komisio pri Monumentoj[52], ke Chauvin traktis la scenon laŭ romantikisma maniero[53], kaj preskaŭ plenumis « historian rekonstruon, kiu plene kongruis » kun la novklasikisma etoso de tiu epoko[54].

Dum la prezentado de la restaŭrita verko en la katedralo Sankta Paŭlo en 1996, Philippe George rimarkis, ke Auguste Chauvin « zorgis pri la dekoracio » kaj « individuigis ĉiun rolulon, fidele al sia specialiĝo kiel portretisto »[25]. Li ankaŭ notis, ke « ekstreme drameca esprimo legeblas en la vizaĝoj kaj rigardoj de la roluloj », kaj ke « la koloroj estas lumaj kaj kontribuas doni al la verko ĝian plenan dimension »[25]. En 2001, la arthistoriisto David Bronze, siavice, konsideris, ke « la troiga emfazo » de la pentraĵo, unu el la « multaj bombastaj historiaj pentraĵoj » fare de la artisto, « tamen havas ĉion por nin amuzi »[55].

  1. La ĉi-tiea verko estas kopio realigita de la artisto poste, datita je la jaro 1875, kun malpli grandaj dimensioj ol la originala verko.

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 George 1997, p. 6 (pdf), 589 (publikaĵo).
  2. (1855) Bulletin municipal ou recueil des arrêtés et règlements de l'administration communale de Liège (france). Liège: Dessain, p. 225–226..
  3. George 1997, p. 6-7 (pdf), 589-590 (publikaĵo).
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 S-ro Chauvin, historia pentristo, p. 3 (15-a de februaro 1856). Alirita 2024-08-27 ..
  5. 5,0 5,1 Livin 2001, p. 319-320.
  6. George 1997, p. 8 (pdf), 591 (publikaĵo).
  7. 7,0 7,1 Saint Lambert au banquet de Pépin de Herstal balat.kikirpa.be. Alirita 2024-06-19 ..
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Kupper & George 2006, p. 79.
  9. George 1997, p. 13 (pdf), 596 (publikaĵo).
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Étienne Constantin Baron de Gerlache. (1843) Histoire de Liège, depuis César jusqu'à Maximilien de Bavière (france). Bruxelles: Hayez, p. 37..
  11. Bouillé, Théodose. (1725) Histoire de la ville et pays de Liège. Liège: Guillaume Barnabé, p. 32. OCLC 159809292..
  12. 12,0 12,1 12,2 George 1997, p. 7 (pdf), 590 (publikaĵo).
  13. Dewez, Louis Dieudonné Joseph. (1822) Histoire du pays de Liège. Bruxelles: Delemer, p. 8. OCLC 311561083..
  14. George 1997, p. 4 (pdf), 587 (publikaĵo).
  15. Société royale pour l'encouragement des Beaux-Arts. (1861) Exposition nationale: catalogue des ouvrages de peinture, sculpture, architecture, gravure et dessin, exécutés par des artistes vivants, et exposés au Salon d'Anvers (france). Anvers: Imprimerie de J. P. Van Dieren, p. 57..
  16. George 1997, p. 8 (pdf), 591 (publikigo).
  17. 17,0 17,1 (15-a de julio 1862) Journal des beaux-arts et de la littérature (france). A. Decq, p. 104..
  18. Ville de Liège. (1926) Musée des beaux-arts : catalogue (france). Liège: Imprimerie Bénard, p. 13 (Chauvin, Auguste). OCLC 27249817..
  19. Vizito de la Katedralo cathedraledeliege.be (france). Alirita 2024-06-19 ..
  20. George 1997, p. 3 (pdf), 586 (publikigo).
  21. Folville, Folville & Folville 1997, p. 15-17 (pdf), 597-599 (publikigo).
  22. 22,0 22,1 Folville, Folville & Folville 1997, p. 15 (pdf), 597 (publikigo).
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 Folville, Folville & Folville 1997, p. 16 (pdf), 598 (publikigo).
  24. Folville, Folville & Folville 1997, p. 17 (pdf), 599 (publikigo).
  25. 25,0 25,1 25,2 George 1997, p. 4 (pdf), 587 (publikigo).
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 26,4 26,5 Livin 2001, p. 502.
  27. Goijen 2014, p. 103.
  28. Valcke & Warzée 1995, p. 171.
  29. 29,0 29,1 Auguste Chauvin uurl.kbr.be, p. 3 (10 novembre 1865). Alirita 2024-07-18 ..
  30. 30,0 30,1 30,2 30,3 Nor. & Lemaître 1873, p. 2.
  31. Nécrologie uurl.kbr.be, p. 3 (2 juin 1884). Alirita 2024-09-02 ..
  32. 32,0 32,1 (15-a de septembro 1861) Journal des beaux-arts et de la littérature (france). Bruselo: A. Decq, p. 136–137..
  33. 33,0 33,1 (1858) Almanach administratif et statistique de la province de Liége et de son ressort (france). Liège: Imprimerie de Jacques Desoer, p. 413–414..
  34. Correspondance uurl.kbr.be, p. 3 (17 mai 1858). Alirita 2024-09-11 ..
  35. Le conseil communal, dans le huis-clos de sa séance d'hier soir, a procédé à diverses nominations uurl.kbr.be, p. 2 (26 juin 1858). Alirita 2024-08-27 ..
  36. Auguste Chauvin (Les collections du Musée de la Vie wallonne) collections.viewallonne.be. Alirita 2024-06-19 ..
  37. Faits divers uurl.kbr.be, p. 3 (15 septembre 1859). Alirita 2024-07-21 ..
  38. Actes officiels (extraits du Moniteur) uurl.kbr.be, p. 1 (8 octobre 1859). Alirita 2024-07-24 ..
  39. Académie des Beaux-Arts uurl.kbr.be, p. 2 (23 mars 1864). Alirita 2024-08-25 ..
  40. Kupper & George 2006, p. 78.
  41. George 1997, p. 11 (pdf), 594 (publikaĵo).
  42. Judith Ogonovszky-Steffens koregos.org. Alirita 2024-09-30 ..
  43. Loir, Christophe (2004). “Judith Ogonovszky”, Revue belge de Philologie et d'Histoire (4), p. 1127. Alirita 2024-09-29.. .
  44. 44,0 44,1 44,2 George 1997, p. 12 (pdf), 595 (publikaĵo).
  45. George 1997, p. 12-13 (pdf), 595-596 (publikaĵo).
  46. (15-a de novembro 1862) Journal des beaux-arts et de la littérature (france). Bruselo: A. Decq, p. 173–174..
  47. Lot n° 240 gazette-drouot.com..
  48. Saint-Lambert au banquet de Jupille pjcarpay.com. Alirita 2024-09-12 ..
  49. 49,0 49,1 Bosmant 1930, p. 91.
  50. Hendrick 1975, p. 14-15.
  51. Hendrick 1975, p. 14.
  52. Bulletin de la Commission royale des Monuments et des Sites - VI crmsf.be. Alirita 2024-09-17 ..
  53. Marie-Henri 1955, p. 199.
  54. Marie-Henri 1955, p. 200.
  55. Bronze 2001, p. 61.

Literaturo

redakti

Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.  : fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo.

  • france [Bosmant 1930] Jules Bosmant, La peinture et la sculpture au pays de Liège de 1793 à nos jours, Lieĝo, Eld. Mawet, 1930, 316 p. (OCLC 458651068). Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. 
  • france Jean-Patrick Duchesne (scienca direktoro), Vers la modernité : le XIXe siècle au pays de Liège (katalogo de la ekspozicio organizita en la muzeo de Valona Arto kaj en la ĉambro Sankta Georgo, en Lieĝo, de la 5-a de oktobro 2001 ĝis la 20-a de januaro 2002), Stavelot, Presejo J. Chauveheid, 1-a de oktobro 2001, 565 p. (OCLC 66405174). Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. 
    • france [Bronze 2001] David Bronze, « Les arts plastiques : La peinture, le dessin et l'estampe », Vers la modernité : le XIXe siècle au pays de Liège, 1-a de oktobro 2001, p. 54-77. Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. 
    • france [Livin 2001] Séverine Livin, « Notices : Les arts plastiques : 57. Chauvin Auguste Étude pour Saint Lambert au banquet de Jupille (ca 1861) », Vers la modernité : le XIXe siècle au pays de Liège, 1-a de oktobro 2001, p. 319-320. Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. 
    • france [Livin 2001] Séverine Livin, « Biographies : Chauvin Auguste (Liège, 1810-1884) », Vers la modernité : le XIXe siècle au pays de Liège, op. cit.,‎ 1-a de oktobro 2001, p. 502. Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. 
  • france [Folville, Folville & Folville 1997] Marie-Luce Folville, Hugues Folville et Jacques Folville, « Saint Lambert au banquet de Jupille : La restauration de la toile », Bulletin de la société royale Le Vieux-Liège, Lieĝo, vol. 13, no 276,‎ 1997, p. 15-17 (pdf), 597-599 (legu rete arkivo). Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. 
  • france [George 1997] Philippe George, « Saint Lambert au banquet de Jupille : Auguste Chauvin (1810-1884) et la peinture d'histoire », Bulletin de la société royale Le Vieux-Liège, Lieĝo, vol. 13, no 276,‎ 1997, p. 3-13 (pdf), 586-596 (legu rete arkivo). Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. 
  • france [Goijen 2014] Jacques Goijen, Dictionnaire des peintres de l'École liégeoise du paysage, Lieĝo, Eld. École liégeoise du paysage, 2014, 657 p. ((ISBN 9782960045901) kaj (ISBN 2-9600459-04), OCLC 980910178). Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. 
  • france [Hendrick 1975] Jacques Hendrick, « Permanence de la peinture à Liège », ene de Jacques Parisse, « La peinture à Liège au XXe siècle », Lieĝo, Eldonejo Pierre Mardaga, 1975, 264 p. ((ISBN 2-8021-0006-8), OCLC 419624811, SUDOC 018018017, p. 9-15 (legu rete arkivo). Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. 
  • france [Kupper & George 2006] Jean-Louis Kupper kaj Philippe George, Saint Lambert : de l'histoire à la légende, Bruselo, Eld. La Renaissance du Livre, 2006, 94 p. ((ISBN 978-2-87415-637-3), OCLC 1010226932, (legu rete arkivo). Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. 
  • france [Marie-Henri 1955] Kanonikino Marie-Henri (Marguerite Bribosia), « L'iconographie de saint Lambert », Bulletin de la Commission royale des monuments et des sites, Bruselo, vol. VI,‎ 1955, p. 86-248 (legu rete arkivo). Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. 
  • france [Nor. & Lemaître 1873] H. Nor. (ĉefredaktoro) kaj Victor Lemaître (desegnisto), « Auguste Chauvin », Le Rasoir, Lieĝo, vol. 5-a jaro, no 94,‎ 6-a de aprilo 1873, p. 2 (legu rete arkivo). Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. 
  • france [Valcke & Warzée 1995] Sibylle Valcke kaj Gaëtane Warzée, « Chauvin, Auguste », ene de Dictionnaire des peintres belges du XIVe siècle à nos jours depuis les premiers maîtres des anciens Pays-Bas méridionaux et de la principauté de Liège jusqu'aux artistes contemporains, vol. 1 : A-K, Bruselo, Eld. La Renaissance du Livre, 1995, 589 p. ((ISBN 9782804120122) kaj (ISBN 2804120120), OCLC 301497369, p.171 (legu rete arkivo). Fonto uzita por la redaktado de tiu artikolo. 

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti