Kvanzo
Kvanzo ( loke : Cuanza ; ankaŭ literumita Coanza, Kvanzaa, Quanza, Kwanza, aŭ Kuanza) estas rivero en Angolo. Ĝi malpleniĝas en Atlantikon ĵus sude de la ĉefurbo de la lando, Luando.
Kvanzo | |
---|---|
Kvanzo apud Dondo
| |
rivereto | |
Bazaj informoj | |
Situo | Angolo |
Longeco | 965 km |
Akvokolekta areo | 151 422 km² |
Averaĝa trafluo | 825 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Bie-Altebenaĵo |
- Alteco super marnivelo | 1 450 m |
- Koordinatoj | 13° 49′ 35″ S, 17° 19′ 31″ O (mapo)-13.82638888888917.325277777778 |
Enfluejo | Atlantika Oceano |
- Alteco | 0 m |
- Koordinatoj | 9° 20′ 49″ S, 13° 9′ 15″ O (mapo)-9.346944444444413.154166666667 |
Altecodiferenco | 1 450 m |
Geografio | |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Lukalo |
- Maldekstraj | Kutato |
Situo de Kvanzo
| |
Satelita bildo de la enfluejo
| |
Tiu rivero enhavas riĉan biodiversecon, de kio almenaŭ 50 da fiŝspecoj. Esploristoj de la Nacia Fiŝkaptado-Esplorinstituto kaj de la Sud-afrika Instituto por Akvo-Biodiverseco anoncis ke genetika testado povas riveli novajn speciojn.
Superrigardo
redaktiLa rivero donis sian nomon al du angolaj provincoj : Cuanza Norte, kiu situas ĉe la norda bordo de la rivero, kaj Cuanza Sul, ĉe la suda bordo. Ĝi ankaŭ estas fonto de akvoenergio por Angolo, en la formo de la Kapanda-baraĵo en Provinco Malanje, finiĝis en 2004. La baraĵo ankaŭ disponigas akvon por irigacio de sukerkano kaj aliaj kultivaĵoj en la pli malalta Kvanzo-Valo. La pli malalta fluo de la rivero estas navigebla por proksimume 250 kilometroj kaj estis la origina itinero de portugala penetrado en nordan Angolon.
La angola valuto estas nomita laŭ la rivero : angola kvanzo. La Barra do Kwanza, la enfluejo de la rivero, iom post iom estas evoluigita por altiri turistojn kaj unutag-rekreaciulojn de la ĉefurbo, Luando troviĝante proksimume 60 km en la nordo. Eĉ golfejo estas planita. Tranoktadoeblecoj estas haveblaj sed, pro tre limigita havebleco kaj alta demando, rezervado estas esenca. Sportfiŝkaptado estas elstara, precipe megalopso (Megalopidae). Ekzempleroj de 90 kg ne estas malkutimaj. La rivero, de la ponto ĝis la maro, konstituas la nordan limon de la Nacia Parko Kisama.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiKoordinatoj: 9° 21′ S 13° 09′ O / 9.350 °S, 13.150 °O (mapo)