Komsomolskaja Pravda
Komsomolskaja Pravda (ruse Комсомольская правда; laŭvorte "komsomola vero") estas ĉiutaga rusia gazeto, fondita la 13-an de marto 1925. Ĝia ĉefoficejo estas en Moskvo, sed ĝi aperas kaj cirkulas tra la tuto de Orienta Eŭropo kaj Okcidenta Azio.
La numero de la 23-a de majo, 1930
| |||||
taggazeto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Speco | taggazeto | ||||
Formato | malgranda | ||||
| |||||
Posedanto | Media Partner | ||||
Redaktisto | Olesja Nosova | ||||
Establodato | 1925 | ||||
Stabo | Izdatelsky Dom Komsomolskaya Pravda | ||||
ISSN | 0233-433X | ||||
| |||||
Retejo | kp.ru | ||||
| |||||
Soveta epoko
redaktiDum la epoko de Sovetunio, Komsomolskaja Pravda estis ĵurnalo disdonata en la tuta ŝtatego Sovetunio kaj la oficiala organo de la Centra Komitato de la Komsomolo, la junulara sekcio de la rega politika partio Komunista Partio de Sovetunio. Establite laŭ decido de la 13-a Kongreso de la bolŝevisma Rusia Komunista Partio, ĝi unue aperis la 24-an de majo 1925[1] en eldono de 31 000 ekzempleroj.
Kiel la oficiala organo de la Komunista Unio de la Junularo, aŭ laŭ ruslingva akronimo Komsomolo, la junulara sekcio de la Komunista Partio de Sovetunio, ĝi celis verki artikolojn por la samaj 14- ĝis 28-jaruloj, kiuj konsistigis la membraron de Komsomolo. Komence ĝi aparte fokusiĝis pri populara scienco kaj aventuraj artikoloj, ĉiam instruante la valorojn de la komunisma partio. Ĝi publikigis verkojn de tiam popularaj verkistoj kiel Vladimir Majakovskij, Arkadij Gajdar, kaj Aleksandr Fadejev. Dum tiu periodo, ĝi estis dufoje premiita per la ordena insigno de la Ruĝa Standardo de Laboro (en 1950 kaj 1957), kaj ankaŭ estis ricevanto de la Ordeno de Lenin (en 1930), de la Ordeno de la Oktobra Revolucio (en 1975), kaj de la Ordeno de la Patriotisma Milito (en 1945).
Lastatempa profilo
redaktiKiam Sovetunio komencis kolapsi, la 1-an de decembro 1990 la gazeto transformiĝis de komunisma porjunulara propagandilo al privata tutnacia ĉiutaga gazeto kun pli amuzocela enhavo. Dum la puĉoprovo de aŭgusto 1991, la gazeto estis malpermesita de la krizostata Ŝtata Komitato kaj ne eldoniĝis la 19-an kaj 20-an de aŭgusto - la unua fojo en ĝia historio kiam ĝi ne sukcesis aperi laŭ la eldonritmo. Tamen, la 21-an de aŭgusto la gazeto eldonis kompletan kronikon de la puĉo kiel historian dokumenton.
Komsomolskaja Pravda atingis sian plej altan eldonkvanton en 1990, kiam ĝi vendis preskaŭ 22 milionojn da ĉiutagaj ekzempleroj.[2] En 2001 ĝi estis la naŭa plej vendata Eŭropa gazeto kun cirkulado de 785,000 ekzempleroj.[3] En 2006 ĝi estis la pinte vendata gazeto en Rusio kun ĉiutaga cirkulado de inter 700.000 ĝis maksimume 3,1 milionoj da ekzempleroj.[4] La eldonkvanto de marto 2008 estis 660 000 ekzempleroj.[5] En 2015 la reta versio de la gazeto estis la plej vizitata ruslingva retejo pri politikaj novaĵoj.[6] Daŭre do inter la amaskomunikiloj de Rusio la gazeto havas signifan rolon. Nuntempe, 200 gazetistoj laboras en la Moskva ĉefoficejo. Kiel la plejmulto de interregionaj gazetoj, ĝi perdis merkatoŝancon al regionaj kaj lokaj.
La semajna versio Komsomolskaja Prawda Tolstuschka havas multe pli grandan circuladon (3,1 milionoj) ol la taggazeto mem. Ĝi estas la dua plej vendata rusa semajnogazeto en Rusujo. Ekzistas kroma semajna gazeto por la moskva regiono, Komsomolskaja Prawda w Moskwe (cirkulado proksimume 140.000).
La gazeton posedas Media Partner, kiun posedas Grupo ESN (Евросевернефть), energia entrepreno estrata de Grigory Berezkin, kiu havas fortajn ligojn kun Gazpromo. En decembro de 2000 la norvega komunika entrepreno A-Pressen aĉetis 25% plus unu akcio de la gazeto[7] sed vendis siajn akciojn al ESN en 2007. Eldonas ĝin en malgranda formato Izdatelsky Dom Komsomolskaya Pravda (Eldonejo Komsomolskaya Pravda).[3]
Intertempe ankaŭ ĝi, kiel aliaj "bulvardaj gazetoj" diverslandaj, foje klopodas altiri legantojn per provokaj tezoj de dubinda vereco: Tiel ekzemple en januaro 2015 en frontpaĝa artikolo de la gazeto sugestiĝis ke usonanoj enscenigis la islamisman atencon al ĵurnalistoj de la satira gazeto Charlie Hebdo en Parizo.[8]
Ĉefredaktistoj
redaktiLa ĉefredaktistoj de Komsomolskaya Pravda estas, retrokronologie:
- De 1997 - Vladimir Nikolayevich Sungorkin
- 1995-1997 - Vladimir Petrovich Simonov
- 1988-1995 - Vladislav Aleksandrovich Fronin[9]
- 1981-1988 - Gennadiy Nikolayevich Seleznyov
- 1978-1980 - Valeriy Nikolayevich Ganichev
- 1973-1978 - Lev Konstantinovich Korneshov[10]
- 1965-1973 - Boris Dmitriyevich Pankin
- 1959-1965 - Yuriy Petrovich Voronov
- 1957-1959 - Aleksey Ivanovich Adzhubey
- 1950-1957 - Dmitriy Petrovich Goryunov
- 1948-1950 - Anatoly Blatin
- 1941-1948 - Boris Sergeyevich Burkov
- 1937-1938 - Nikolay Aleksandrovich Mikhaylov
- 1932-1937 - Vladimir Mikhaylovich Bubekin (1904-1937)[11]
- 1925-1928 - Taras Kostrov (Aleksandr Sergeyevich Martynovskiy)
- 1925 - Aleksandr Nikolaevich Slepkov
Rimarkindaj gazetistoj
redakti- Vsevolod Kukushkin, glacihokea sportverkisto[12]
Rilataj gazetoj
redakti"Eŭropa" eldono (Komsomolskaya Pravda v Evrope), aparte celanta la Rusan diasporon en Germanujo kaj ruslingvajn turistojn sur la Kroata bordo de la Adriatiko, estas distribuata en kelkaj Eŭropuniaj landoj, dum speciala Baltregiona eldono ankaŭ estas havebla en Latvujo, Estonujo, kaj Finnujo.[13]
Pluraj similaj sed sendepende posedataj gazetoj estas en aliaj ŝtatoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) (ĉiuj en la rusa):
- retejo por Rusio
- retejo por Arkivigite je 2016-11-29 per la retarkivo Wayback Machine Belorusio
- retejo por Ukrainio
- retejo por Kazaĥio
- retejo por Moldavio
- retejo por Kirgizio
La belorusa versio de Komsomolskaja Pravda suferis cenzuron dum la manifestacioj en tiu lando en 2020 kaj 2021. La presejo apartenanta al la registaro, kun kiu la gazeto havis kontrakton, ne presis tri numerojn, pretekstante teknikajn problemojn, sed laŭ la nacia asocio de gazetistoj volante bloki informon pri la manifestacio kaj pri malrespektoj al homaj rajtoj.[14] Gazetistoj, kiuj observis manifestacion, estis arestitaj kaj akuzitaj pri partoprenado en nerajtigita amasa evento.[15] Alia gazetisto estis arestita ĉar li verkis artikolon pri homo, kiu pafmortigis oficiston de la belorusa Ŝtatsekureca Komitato.[16]
Referencoj
redakti- ↑ [1]«Комсомольская правда» en la 'Granda Soveta Enciklopedio', 1969-1978 (ruslingve)
- ↑ "The Press in Russia", BBC Monitoring, 16-a de majo 2008. Kontrolita 16-a de majo 2008.
- ↑ 3,0 3,1 Adam Smith. "Europe's Top Papers", campaign, 15-a de novembro 2002. Kontrolita 5-a de februaro 2015.
- ↑ "Gazprom Snaps Up Best-Selling Tabloid", The Moscow Times, 22-a de novembro 2006. Kontrolita 22-a de oktobro 2008.
- ↑ "Main papers", BBC, 16-a de majo 2008. Kontrolita 6-a de oktobro 2013.
- ↑ (2011) “Some Comments on Media Typology, Media Preferences and Cultural Identity in Stockholm and St. Petersburg”, Cecilia von Feilitzen: Use and Views of Media in Sweden & Russia. Södertörns högskola. ISBN 978-91-86069-26-1.
- ↑ Andrei Zolotov Jr.. "Norwegians Sign Deal for $10M Press", The Moscow Times, 20-a de junio 2001. Kontrolita 26-a de decembro 2014.
- ↑ Roland Oliphant. "'Did the Americans plan the Paris terror attacks?' asks leading Russian tabloid", The Daily Telegraph, 12-a de januaro 2015.
- ↑ ru:Атлас медиаменеджеров - Фронин Владислав Александрович (ruse). Медиа Атлас. Arkivita el la originalo je 2011-10-02. Alirita 3-a de decembro 2011 .
- ↑ ru:Лев Константинович Корнешов (ruse). Pseudology.org. Alirita 15-a de septembro 2011 .
- ↑ ru:Владимир Михайлович Бубекин (ruse). Pseudology.org. Alirita 3-a de decembro 2011 .
- ↑ Всеволод Кукушкин: "У каждого игрока есть свое место в истории хоккея" (ruse) (1 March 2018). Arkivita el la originalo je 2021-05-22. Alirita 14-an de aŭgusto 2019 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-22. Alirita 2021-10-03 .
- ↑ Komsomolskaya Pravda Baltiya
- ↑ БАЖ требует от властей прекратить блокировку сайтов СМИ и давление на прессу. Arkivita el la originalo je 2020-09-13. Alirita 2021-10-03 .
- ↑ Шестерых журналистов судят по статье за участие в акции. Arkivita el la originalo je 2021-03-02. Alirita 2021-10-03 .
- ↑ [2]