Kilo (urbo)
ĉefurbo de Ŝlesvigo-Holstinio en Germanio
Kilo[1] (aŭ Kijlo[2][3], Kielo), germane Kiel [kil], estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio.
Kilo | ||||||
| ||||||
Situo de la urbo Kilo en Ŝlesvigo-Holstinio
| ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
urba komunumo de Germanio • urbego • Hansa urbo • urban district in Schleswig-Holstein • ĉefurbo de germania federacia lando | ||||||
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | |||||
Urborajtoj | 1242 | |||||
Telefona antaŭkodo | 0431 | |||||
Poŝtkodo | 24103–24159 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 2300 | |||||
Aŭtomobila kodo | KI | |||||
Oficiala Municipokodo | 01002000 | |||||
NUTS | DEF02 | |||||
LOCODE | DE KEL | |||||
Subdivido | 18 lokodistriktoj kun 30 urbopartoj | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Dr. Susanne Gaschke | |||||
Titolo de komunumestro | Ĉefurbestro (germane Oberbürgermeister) | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Fleethörn 9 24103 Kiel | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 247717 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 54° 19′ N, 10° 8′ O (mapo)54.32333333333310.139444444444Koordinatoj: 54° 19′ N, 10° 8′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 5 m | |||||
Areo | 118,6 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.kiel.de/ | |||||
Historio
redaktiFondita en la 13-a jarcento (iam inter la jaroj 1233 kaj 1242), Kilo ekde 1242 havas la rangon de urbo. En 1283 ĝi aliĝis al la Hansa Ligo, en 1665 fondiĝis la universitato kaj en 1895 finkonstruiĝis la Kila Kanalo inter la Balta maro kaj la Norda Maro. Nuntempe Kilo estas moderna havenurbo. En jaro 1917 strikis maristoj de imperiestra floto. Tiel komenciĝis la unua provo de revolucio en Germanio. Ĝi malsukcesis.
Servoj
redaktiĜemelaj urboj
redaktiPartneraj urboj de Kilo estas:
- Antakya, Turkio
- Arhuzo, Danio
- Brest, Bretonio, Francio
- Coventry, Britio
- Gdinio / Gdynia / historie Gdingen, Pollando
- Kaliningrado / historie Kenigsbergo (Königsberg), Pollando
- Moshi Rural, Tanzanio
- Samsun, Turkio
- San-Francisko, Pollando
- Sovetsk / historie Tilsit, Rusio
- Stralsund, Germanio
- Talino, Estonio
- Vaasa / Vasa, Finnlando
Iom da statistiko
redaktiGermana nomo: Kiel [ki:l]
Situo: 54°20’ NO, 10°08’OR
Loĝantaro: 230.000
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Lokaj eminentuloj
redakti- En la Kila kastelo de duko Karl Friedrich von Schleswig-Holstein-Gottorf, edziĝinta al la rusa princino Anna Petrovna (filino de rusa imperiestro Petro la Granda), la 28-an de februaro 1728 naskiĝis ties filo Karl Peter Ulrich von Schleswig-Holstein-Gottorf, kiu poste estis imperiestro (caro) Petro la 3-a de Rusia Imperio en 1761-1762.
- August Leskien, lingvisto
- Eduard Schwartz, filologo
Esperanto en Kilo
redakti- Thomas Bormann, denaska esperantisto jam en tria generacio, en 1958 naskiĝis en Kilo, kvankam la plejparton de sia infaneco li pasigis en Hamburgo-Bergedorf. Tio signifas ke tiam ankaŭ la esperantistaj gepatroj Elsbeth kaj Werner Bormann (ekde 1970 estrarano de UEA, 1974-1977 vicprezidanto kaj 1977-1980 ĝenerala sekretario, krome membro kaj de 1995 ĝis 1998 prezidanto de la Akademio de Esperanto) vivis en Kilo.
- En 1964 en la urbo okazis la Ido-konferenco.
- Ekde 1977 ankaŭ la origine franclingva svis-devena inĝeniero kaj esperantisto Christian Darbellay (n. en 1952) vivas kaj laboras en Kilo, kaj estas la centra kunordiganto de la landa sekcio Ŝlesvigo-Holstinio de Germana Esperanto-Asocio.
- En la jaro 1994 en Kilo okazis la 72-a Germana Esperanto-Kongreso.
Notoj
redakti- ↑ Ullrich Matthias kaj Dietrich M. Weidmann. (2008) Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto. ISBN 978-3-86539-182-7., paĝo 62
- ↑ (2002) Nova PIV. SAT. ISBN 2-9502432-5-8., paĝo 552
- ↑ ankaŭ en PIV 2020, reta eldono vortaro.net
Galerio
redakti-
la urbodomo