[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

Joseph DuMont

germana ĵurnalisto

Karl Joseph Daniel DuMont, kutime nur Joseph DuMont, naskiĝis la 21-an de julio 1811 en Kolonjo, mortis la 3-an de marto 1861 samurbe, estis germana ĵurnalisto, presisto, eldonisto kaj publicisto de regiona gazeto en Kolonjo. Li estas unu el la prapatroj de la germana gazeteldonejo M. DuMont Schauberg. Malgraŭ ke la familia nomo videble franclingvas, la familio DuMont ekde la mezo de la 17-a jarcento, do 200 jarojn antaŭ Joseph, estis unu el la plej influhavaj kaj plej konataj burĝaj familioj en Kolonjo - meze de la 17-a jarcento la prapatroj translokiĝis al la rejna urbego el Lieĝo. En la germanlingva literaturo krome menciindas lia subteno de pli juna parenco Nikolaus Becker, kiu iĝis renoma, naciisma poeto, kiun ekzemple forte kritikis la samprofesiulo Heinrich Heine.

Joseph DuMont
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1811 (1811-07-21)
en Kolonjo
Morto 3-an de marto 1861 (1861-03-03) (49-jaraĝa)
en Kolonjo
Tombo Melaten-Friedhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Marcus Du Mont (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Katharina Du Mont (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Michael Dumont-Schauberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Christine Neven DuMont (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
presisto
newspaper proprietor (en) Traduki
eldonisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr