International Language
International Language. Por pli bone propagandi Esperanton, BEA decidis je la fino de 1923, partigi The British Esperanist en IL, kiu krom kelkaj ekzercoj estis nur skribita en angla lingvo kaj The British Esperantist, kiu aperis nur tre modeste kun plej ofte nur 4 paĝoj kiel oficiala organo de BEA, kaj enhavante nur la oficialajn sciigojn, kronikojn, recenzojn ktp. BIL plej bone karakterizas IL ene: "plej trafa nacilingva propagandilo, kiu prave forlasis malnovajn "verdstelaĵojn" neniel imponajn por ne-Esperantistoj. Anstataŭ ŝuti belajn frazojn, kiel faris antaŭmilitaj tipaj Esperantaj gazetoj, ĝi trankvile raportas pri faktoj, multe pli konvinkigaj." Ĉefe pro ekonomiaj kaŭzoj en junio 1931 oni denove kunigis la du gazetojn. La antaŭa suplemento al "The British Esperantist" (jan. 1922-dec. 1923) La juna Studanto poste La juna Lernanto fariĝis monata parto de IL sub la surskribo LJL ĝis dec. 1924. De jan: okt.1925 tiu lasta parto estis nomata: "For beginners young and old" kaj ankaŭ aparte publikigata sub la titolo LJL; de okt. 1925 ambaŭ estis nomataj The Esperanto Student. La paĝnombro de IL de 1924 -31 estas: 272, 304, 256, 280, 256, 244, 284,120-25x19. P. TARNOW
"Oni de la komenco riproĉis al The British Esperantist, ke ĝi ne enhavis sufiĉe da materialo a) propaganda, b) oficiala, c) literatura. Oni penis kontentigi ĉiujn, farante The B. Esperantist oficiala organo, kaj fondante IL por propagando kaj Literaturo por lit. Sed pro financaj kaŭzoj oni ne povis subteni la du novajn gazetojn kaj IL havigis al BEA grandajn monperdojn, kaj ne altiris la publikon laŭ espero." (M. C. B.)