Informilo de ĈEL
Informilo de ĈEL estas Esperantlingva gazeto de la Ĉina Esperanto-Ligo, kiu aperas ĉiun duan monaton.
Informilo de ĈEL | |
Kovrilpaĝo de la gazeto, sep.-okt. 2015
| |
revuo | |
---|---|
Speco | movada revuo |
Periodeco | dumonata |
| |
Lando | Ĉinio |
Urbo | Pekino |
Posedanto | Ĉina Esperanto-Ligo |
Establodato | 2013 |
| |
Enhavo
redaktiEn la informilo troviĝas raportoj pri la Esperanto-movado en Ĉinujo, Japanujo, Koreujo kaj tutmonde: kongresoj, vizitoj al Esperanto-eventoj, agadoj. Estas ankaŭ intervjuoj kun asocio-estroj el diversaj partoj de la mondo.
Kelkaj artikoloj estas tute verkitaj en la Ĉina kaj montras al Ĉina-parolantoj kie estas Esperanto-kursoj kaj -renkontiĝoj. La kvanto de tiaj artikoloj dependas de la numero: de tri aŭ kvar artikoloj ĝis la duono de la gazeto.
Vidpunktoj pri okazaĵoj en la mondo ankaŭ estas traktataj: turismo, internaciaj krizoj, recenzoj de libroj kaj filmoj. La gazeto kelkfoje ankoraŭ citas interesajn artikolojn el Esperanto-revuoj kiel Esperanto aŭ El Popola Ĉinio kaj el la Ĉina Radio Internacia.