Imre Sarudi
Imre Sarudi [ŝarudi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sarudi Imre estis hungara kemiisto. (Lia origina familia nomo estis Stetina.)
Imre Sarudi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1907 en Skalica |
Morto | 5-an de decembro 1975 (68-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto - kemia inĝenierarto (–1930) |
Okupo | |
Okupo | kemiisto kemia inĝeniero |
Imre Sarudi [1] naskiĝis la 27-an de septembro 1907 en Hungara reĝlando en Szakolca (nuntempa Skalica en Slovakio). Li mortis la 5-an de decembro 1975 en Szeged.
Biografio
redaktiImre Sarudi frekventis mezlernejojn en Vác kaj Kalocsa, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1930. Post siaj studoj pro la ekonomia krizo li laboris kiel simpla laboristo. En 1933 li estis vickemiisto en instituto pri kapsikoj en Szeged. En 1947 li estis jam institutestro. Li kandidatiĝis en 1952, li pensiuliĝis en 1952. Dum la socialismo li okupiĝis pri analizado de diversaj nutraĵoj kaj akvoj.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Szervetlen mennyiségi analízis (1947–48)
- Cukormeghatározások. Válogatott módszerek (1960)
- Ivóvízvizsgálat. Válogatott módszerek (1960)