[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

Hungara Antologio

esperantlingva antologio de hungaraj poemoj kaj noveloj eldonita en 1933
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hungara Antologio [1] estas esperantlingva 473-paĝa antologio de hungaraj poemoj kaj noveloj de 50 verkistoj. Eldonis ĝin Literatura Mondo en Budapeŝto en la jaro 1933. La libro enhavas 473 paĝojn kaj 24 kliŝopaĝojn kun la portretoj de 47 verkistoj.

Hungara Antologio
Hungara Antologio
Hungara Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1933
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 473
vdr

En 1983 aperis samtitola volumo, redaktita de Vilmos Benczik. Tiu nova Hungara Antologio entenas nur parton de la volumo el 1933, sed ĝi prezentas multajn verkojn kiujn la volumo el 1933 ne enhavas. Komunaj aŭtoroj estas 28, la sumo de la aŭtoroj en la volumo el 1983 estas 73.

Recenzoj

redakti
Citaĵo 
 En sia antaŭparolo Kalocsay klarigas, ke li “rezignis pri la kompleteco, por doni prefere interesan legaĵon.” Tiumotive mankas al la volumo prozaĵoj el la malnova literaturo; mankas ankaŭ

verkoj de la novgeneraciaj aŭtoroj, ankoraŭ ne plene elprovitaj. Por ke la leganto tamen ne malhavu ĝustproporcian trarigardon de la tuta hungara literaturo, Babits, kompetanta kaj klarvida kritikisto, skizas sur 15 paĝoj ĝian evoluon de la tempo en kiu ekfloris Bálint Balassa, la hungara Villon, ĝis la nova revolucia skolo gvidata de Endre Ady. Rilatigante la literaturan disvolviĝon de Hungarujo al la historiaj faktoroj ĝin influintaj, Babits atentigas, ke la orienta lingvo hungara kuniĝis kun okcidenta kulturo por formi amalgamon, kiu ĉerpas sian forton el ambaŭ siaj elementoj; samteme li skribas: la hungara kulturo ne estas fremda al la eŭropa kulturo, sed ĝi estas ĝia spegulbildo en la spegulo de alispeca amimo. Helpi al la ekkono kaj kompreno de la animoj de aliaj homoj—ĝuste ĉi tion devus celi ĉia serioza literaturo; kaj ĉar ĉi tiu libro atingas tiun celon, tial ĝin devas legi ĉiu, kiu volas koni pli intime la animon de la hungara popolo. Kiu tiumaniere konatiĝos la unuan fojon kun la literaturo de Hungarujo, tiu nepre ricevos la impreson, ke ĝi staras sur ne malpli alta nivelo ol la literaturoj pli vaste konataj. Ĉu ekzistas nacio, kiu ne fierus posedi iujn poemojn de Sándor Petőfi, Mihály Vörösmarty, kaj Endre Ady, kaj la novelojn Malriĉaj homoj (Zsigmond Móricz), La tri fratinoj Tiŭinderlaki (Jenő Heltai), La sama en viro (Frigyes Karinthy), kaj La unua paŝo (Ferenc Molnár) ? Pri eldonaĵo de Literatura Mondo redaktita de Kalocsay estas kompreneble, ke la lingvaĵo de la tradukoj estas ĉiel aprobinda; la plimulton el la kvindek neologismoj klarigitaj ĉe la fino de la libro oni jam aliloke uzis, do ili ne ĝenos la harditajn legantojn de niaj modernaj verkoj.

Entute mi varme rekomendas ĉi tiun antologion, kaj kiel montro-fenestron de hungara literaturo, kaj kiel ateston pri la ĝenerala plialtiĝo de la literaturaj postuloj de la esperantistaro. 
— ALEC VENTURE. La Brita Esperantisto - Numero 339, Julio (1933)
Citaĵo 
 Redaktis kaj grandegan parton de la poemoj tradukis Kalocsay, kunlaboris Baghy, Bodó, Halka, Szilágyi, Totsche... Simila verko eĉ en grandaj naciaj lingvoj ne ekzistas pri la hungara literaturo. La redaktantoj celis "konigi hungarajn literaturajn trezorojn kaj samtempe doni kiel eble plej valoran kontribuaĵon al la Esperanta literaturo". Ĉiu justa juĝanto verdiktos honore realigita tiun duoblan taskon, kaj deziros sukceson al tiu nesuperebla libro al la AELA-entrepreno. 
— 1933, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 167
Citaĵo 
 Post antaŭparolo en kiu Kalocsay klarigas la celon de la libro, la elekton de la tekstoj, la uzatan lingvoformon, estas studo pri la hungara literaturo. Poste la poezia kolekto proksimume 1/3 de l' volumo plue la prozo 2/3 fine klarigaj notoj kaj tabeloj. Pri ĉiu citita aŭtoro mallonga, trafa karakterizo. La poezioj estas unue malnovaj baladoj kaj romancoj poste versaĵoj el poetoj de la 16-a jarcento ĝis la nuno. Do vera historia antologio kie 28 poetoj estas cititaj, iuj per unu poemo aliaj per pluraj, ĝis 30 por Petőfi. Pri la prozaj tekstoj multaj estas sufiĉe ampleksaj. La redaktoroj intence rezignis pri la kompleto por doni prefere interesan kaj plezure legeblan legaĵon. Tial aperas nek la malnova proza literaturo nek la aŭtoroj ekverkintaj post la granda milito. La plej multaj prozaĵoj estas rakontoj, noveletoj imagaĵoj ofte kun humora aŭ sprita karaktero. 
— 1933, Historio de Esperanto II, paĝo 802
 
Mencio de Hungara Antologio en Esperanto, novembro 1932, speciala numero.
Citaĵo 
 Per ĉi tiu grava verko Esperanto ree pruvas sian taŭgecon per la kono de literaturverko, kles traduko en la ĉefajn kulturajn lingvojn ĝis nun ne efektiviĝis. Antaŭ jaroj E-ujo surprizis nin per eldono de „Kataluna Antologio“, nun same taŭga verko, enhavanta hungarajn literaturaĵojn, ne malpli ĝojigas nin, ĉar precipe verkoj de neokcidentaj popoloj restas ĉe ni tro malmulte konataj. Prave Mihaly Babits en sia „Studo pri la hungara literaturo“ akcentas, ke ĝuste la madjaroj kiel origine orienta popolo estis per sia loĝiĝo en Mezeŭropo devigataj fariĝi la naturaj perantoj inter Oriento kaj Okcidento kaj samtempe la ŝirmantoj de la nebalkana Eŭropo kontraŭ la turkaj invadoj.

La antologio mem ampleksas du grandajn partojn: la unua enhavas poeziojn, la dua prozaĵojn. Kalocsay unue prezentas specimenojn de popola poezio (pli ampleksan kolekton da ili ii eldonis sub la titolo „Kantanta Kamparo“). La ĉefverko de tiuj popolkantoj estas „Masonisto Kelemen“, kombinanta la ideon pri porkonstruaja oferbrulaĵo kun la rakonto pri juĝisto Jephta el la Biblio. La aliaj, ofte en formo de baladoj pritraktas la temon de l’ Amo: "La serpento" iom memorigas al ni la komencon de Genezo. Sekvas nun la profesiaj poetoj, kiel plej antikva kaj sole staranta unue Balint Balassa

1 la 16. je., kies poemtitoloj ofte ankoraŭ estas latinaj. Post preskaŭ du jarcentoj Vitez, Berzsenyi, Kölcsey, Vörösmarty daŭrigas la evoluiĝon, pro la turkaj militoj interrompitan Legante Vitez ni kelkfoje memoras Schiller kaj niajn anakreontajn poetojn; Berzsenyi preferas la grekajn ritmojn, favoritajn de la barok-poezio. La instruiteco ĉe ĉiuj kvar iom subpremas la sentkapablon. Vörösmarty jam batalas por revoluciaj ideoj kaj estas karakterize por li, ke li nomas la homon „ĉi-duondion, duonbeston“. Lian kredon en malpli radikala formo heredas Petöfl, kiun komparemuloj nomus la hungaran Herwegh, kvankam li pli altgrade

majstris ankaŭ la pli simplajn formojn, kelkfoje preskaŭ skribante epigramojn (Ho rememor’; Malĝojo, ocean' giganta). Samtempuloj de Petöfi estis Arany (bonega baladkantisto), Vajda (poeto de l’ amo) kaj Kiss, kies balado Judit Simon estas majstroverko samkiel la poemo „La morto de Pan“ de Reviczky. Inter la modernaj poetoj plej distingiĝas Ady kaj Babits, la dua estas samtempe prozisto kiel cetere ankaŭ Ignotus, Heltai, Kosztolanyi (iom suferanta pro sex-appeal), Karinthy, Falu kaj Kassak, la plej moderna, kies formoj iom similas tiujn de Walt Whitman. De Babits mi menciu la cigankantojn baladajn kaj la grandiozan poemon "La Danaidoj“, laŭforme parenca al „La korvo“ de Poe. Fine mi atentigu la legantojn pri Szep, sufiĉe moderna aŭtoro, kaj pri la german-noma Oszkar Geliert. Rilate la duan parton recenzanto de ĉi verko estas embarasita pro la riĉeco de l’ enhavo de jam menciitaj aŭtoroj ĉefe estas citindaj „Mitologio“ de Babits (fortoplena Heraklo-mito, pro la pentrita kulturepoko parte intence kruda, sed neniel dekadenca), la precipe por ekstremaj moralistoj enpensiga rakonto pri la „Fratinoj Tünderlak“ de Heltaj kaj la fragmento el „Vivo de Homo“ da Kassak La serio da prozajoj komenciĝas per „Kiun el la sep“ de Jokai, rakonteto laŭ "Joĉjo, la gaja sapfaristo", sekvas drameca kampara skizo. La verda muŝo kaj la flava sciuro“ de Mikszath. Majstroverkoj estas krom tiu novelo „Barono Rebus“ de Herczeg (grotesko pri modela edzo, kiu estas nura maŝino). „Pierrot kaj Colombine“, historia novelo el Francujo de Pekar; „Amo nenio pli“ de Szini; „Pri malnova soldato“ rokokotempa rakonto de Margit Kaffka; „Ĉe Mühlhausen la malĝoja oficiro“, laŭ ŝajnigo militkomence skribita letero de iom dekadenca virino (aŭtoro Szomory). „La porkido de l' bona Dio“, tute senfrivoleca novelo primizerula, kies lino estas iom parenca al tiu de „The happy Prince“ de Wilde (aŭtoro Szabo), kaj la poezio- kaj pensoplena utopio „Ŝtata murdejo" de Endre Nagy. Historia noveleto pri Ovid estas la skizo „Ĉe la pordo de l’ skita maro“ de Laczko, la vivon de la mizeruloj pritraktas la psikologie tre instrua dummilita tragedia okazaĵo, rakontata en „Malriĉaj homoj“ de Möricz, la plej longa speciroeno de la tuta kolekto, idilie eftkas „La leteroj de 1’ poŝtestro“ de Krudy, poeziplene „Odoroj“ de Rtvecz. Wells-simila fabelo (kp. „La lando de la blinduloj“ de l’ angla verkisto) estas „Kontraŭ la aŭroro“ de Mora, kvazaŭ dramo „La duonfilo“ de Birö. Kalocsaj celere ankaü esperantigis draman scenon (de Katona) kaj tutajn drametojn („Ĉe l' rando arbara" de Kobar, kontrastanta la ekstremojn de junula gajeco kaj de grizula malespero; „La unua paŝo" de Molnar, ilustranta fraŭlinan mensogemon, „La sama en viro" de Karinthy, montranta en nekutima maniero malsaman prijuĝon de la du seksoj per la „Sinjorino de ĉi knajaro“). „Kvin jaroj“ de la lirikisto Falu akcentas nian amen al la vivo, eĉ se ĝiaj kondiĉoj estas malesperigaj. La lasta prozaĵo „Place de Lopera“ de Földl eslas glorado de la nuntempo; la stilo de ĉi plej modernulo similas tiun de James Joyce. Oni ne pensu, ke ĉi antologio enhavas verkojn de ĉiuj hungaraj poetoj; laŭ aldonita, tre zorge verkita hungara Esperanto-Bibliografio oni povas sciiĝi, ke krom la aŭtoroj reprezentataj en ĉi kolekto ekzistas pli ol 40 verkistoj (27 poetoj kaj 14 prozistoj), kies verkoj jam estas esperantigitaj. Tarnen ĉi tie presitaj noveloj de kelkaj aŭtoroj (ekz. Pekar, Szini, Kaffka, Szabo. Nagy, Földi) prezentas novan nomon al Esperantujo. La tradukoj estas laŭlingve kutime bonegaj, kelkfoje en la unua parto eĉ geniaj kvankam ofte tro modenaj (ekz.pĝ 174 ili stultas, lacas, rare ĝoj’ kaŭziĝas). Kiel dubajn kaj nekorektajn formojn mi inter alie notis jenajn: Pĝ. 14 senpere (anst. ĵus) antaŭ la revolucio; p. 50 mi koleris, ĝis (anst. tiom longe) mi povis; p. 14b rabisto kune (!) min prip'oras (ĉu preseraro?), p. 186 (kaj ofte) kvankam anst. tamen; p. 193 lasu vian manon detranĉigi (sen „igi“); p. 2'5 la edzino domaĝis fari tian servon (anst. preterlasis); p. 217 drinko ne defendas (pro estas) kontraŭ ...; p 219 sciencsoifo (scivolemo); p. 238 majesta (anst. reĝa) bonvolo; p. 244 mia direndo (!); p. ;50 trezoreto (karulinjo); p. 231 malbone iris al mi (mi fartis malbone); p. 277 bonajn matenojn (sonas hispanlingve kp. buenas mañanas); p. 296 ĉu vu do povas „rapide saniĝadi“?; p. 302 atingi al (uzu la akuzativon!); p 323 oni ne marŝas „kun" sed „per“ pezaj paŝoj‘ ; p. 329 viro (anst. edzo); p. 355 senombrela lampo (anst. senŝirmila); p. 356 lin kortuŝis sia (anst. lia) oferemo; p. 363 lingvo ne „redonas“ sed „esprimas“ ion; p. 396 mi estos tiel bona, ke tre(!); p. 416 vojaĝrimedo (vojaĝilo); p. 427 turbutono (Knauf!); p. 428 por ili jam sufiĉis la zorgado (anst. ili jam naŭzis/tedis . . .) p. 450 ŝanĝu la ciferon, legante 1066. La klarigaj notoj priparolas multajn vortojn kaj aludojn; tamen ne klarigitaj restis ekz. brokanti, ekranbesto, fuko, karamboli, kilorgo, longo, reĝino Molena, ŝindo, skorio.

Entute oni gratulu la redaktiston kaj la kunlaborintojn, ke ili sukcesis „enmondigi“ tiun gravan kaj belan verkon. 
— D-ro fil. Biehler. Aŭstria Esperantisto (revuo) n097 (maj 1933)
Citaĵo 
 La redaktinto klarigas en la antaŭparolo ke li rezignis pri la kompleteco de la antologio por doni prefere interesan legaĵon. Tiu ĉi metodo vere donas bonan rezultaton kaj prezentas al la publiko libron tre legindan en kiu la aŭtoroj estas konigataj kelkfoje per 30-paĝa kompleta eltiraĵo. La impreso estas multe pli forta ol tiu ricevita de la antologioj kiuj pritraktas “ĉiujn” aŭtorojn sed pro tio, kapablas dediĉi al ĉiu el ili nur unu aŭ du paĝojn. Kiu legas la Hungaran Antologion konstatas ke li ne renkontas la primitivajn nekla tutmodernajn hungarajn aŭtorojn. Kalocsay limigis sin al tiuj aŭtoroj naskiĝintaj inter 1825 kaj 1895 kaj tiel li sukcesis doni al ni supervidon pri la produktado de la pasinta jarcento aldonante al tio la aŭtorojn kiuj komencis sian verkadon antaŭ la milito, La leginto rajtas diri ke li akiris ideon pri la hungara spirito, pri la tre alta valoro de ĝia literaturo kun kiu ni ne kapablas konatiĝi en la famaj hungaraj aŭtoroj, en iu studo pri la hungara literaturo por la franca publiko, skizo kiun tradukis L. Tolsche kaj kiu antaŭiras en la libro, diras “Eŭropo ege malmulte konjektas pri la hungara spirito kai, verdire ĝis nun ĝi ankaŭ ne multe zorgis pri ĝi. La fragmentoj kiuj el la hungara literaturo atingis eksterlandon, — ĉu hazarde, ĉu destinite, rekte por internacia merkato — apenaŭ povis ĝin reprezenti ; aŭ se jes, ili restis izolite kaj sen atento. “Tiu juĝo de unu el la grandaj hungaraj aŭtoroj mem. sentigas la eksterordinaran servon kiun faris Kalocsay al sia popolo, prezentante al la internacia publiko, tian valoran elekton de tradukoj el la hungara literaturo. Ke Esperanto ludas la rolon de peranto por konigi al la mondo la trezorojn de kaŝita lingvo-teritorio, ree akcentas la specialan utilon de nia lingvo por la malgrandaj nacioj. Verdire, se la registaroj de malgrandaj landoj bone komprenus sian propran profiton, ili senprokraste alprenus Esperanton kiel oficialan helplingvon apud sia nacia propra lingvo. Neniu fremda lingvo pli bone servos iun malgrandan nacion, ne sklavigante ĝin, nek endanĝeriginte ĝian nacian kulturon, nek politikan nedependo!! La unua parto de la Antologio enhavas la Poezion kaj en ĝi la redaktinto allasis kelkajn pli malnovajn poetojn el la 16a kaj sekvantaj jarcentoj. La popola spirito plej bone respeguligas en Ia baladoj kaj romancoj rikoltitaj sur la lipoj de la kamparan oj kaj transirintaj de geavoj al genepoj tra la jarcentoj. Karakteriza estas en ili la pasia, tragedia spiro, la fatala forto kiu pelas la homojn al ilia sorto, la fresa senafekta atmosfero de ia kamparaj materioj kaj vesperoj. Pluraj el tiuj baladoj estas bonodorantaj floroj kreskintaj cl la hungara tero. Se ni diras ke tiuj poemoj kiel ankaŭ la ceteraj eslas plej grandparte tradukitaj De Kalocsay , kelkaj de Szilagyi kaj Bagh y, oni scias konjekti la ĝuon kiu atendas la poeziamanton. Per la proza parto de la antologio, la tradukintoj preparis al la legontoj duoblan plezuron : ili ekkonos la hungaran literaturan trezoron en flua agrable vivanta Esperan to, sed krome ili estos interesataj kiel dum legado de romano, per la sinsekvo de sukplenaj pecoj de hungara kampara kaj urba vivado. Jen rakontoj dolĉ-emociaj, jen aliaj amar-humoraj. jen vivpercepto seniluzia, sen indulge akra, eĉ ciniksatira. La verko prezentita estas nova frukto sur la Esperan ta arbo floranta en la hungara ĝardeno, frukto kiu sign ifas gravan pliriĉigon de ni literaturo kaj kiu ree pruvas la mond-kulturan rolon kiun nia lingvo estas plenumanta Oni rekompencu la valorajn laborintoj per multobla akiro de la verko. 
— Belga esperantisto n202 (jul-dec 1933)

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto de Leon Courtinat, paĝo 802

Bildaro

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti