Homoj de Putin
Homoj de Putin estas la titolo de libro kiun verkis la finndevena sveda ĵurnalisto Kalle Kniivilä. La Esperanta versio de la libro aperis en 2014 ĉe Flandra Esperanto-Ligo. En la sama jaro la libro estis publikigita en la lingvoj sveda ('Putins folk') kaj la finna ('Putinin väkeä').
Homoj de Putin | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Kalle Kniivilä | |
Eldonjaro | 2014 | |
Urbo | Antverpeno | |
Eldoninto | Flandra Esperanto-Ligo | |
Paĝoj | 168 | |
ISBN | 9789077066522 | |
Enhavo
redaktiKalle Kniivilä vojaĝis al Rusio por renkonti subtenantojn de la rusia ŝtatestro Vladimir Putin. En la libro li citas kaj komentas la kolektitajn intervjuojn.
La ĉapitroj de la libro estas la jenaj:
- Viro de la popolo
- Estas konspiro
- La decida elekto
- Preobraĵenka
- Daim kaj Nina
- Forveturo al Moskvo
- Antaŭe estis pli bone
- La sportejo
- Renat kaj Galina
- La virino kun nova apartamento
- Forveturo al Ŝumerlja
- Vizitu en vartejo
- Vasilij Kaj Galina
- Eduard kaj Julia
- Al Niĵnij Novgorod
- La veldisto
- Miĥail
- Saĥarov en Moskvo
- Scenaroj
- Kiĉanova
- Noto de la aŭtoro
Bibliografiaj indikoj
redaktiKniivilä, K.: Homoj de Putin. FEL, Antverpeno, 2014, 165 paĝoj, ISBN 978-9077066-52-2
Recenzoj
redakti- Stanislavo Belov (2014-08-16) Homoj de Putin: bonega klarigo pri la nuna Rusio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18 .
- Jorma Ahomäki, Homoj de Putin, Esperantolehti, decembro 5/2014, p. 14: "la libro vere plenplenas je pensigaj opinioj. La aŭtoro spicas la rakontojn per trafaj kaj travideblaj klarigoj. Bariloj inter rusaj kaj suomaj pensmanieroj malaltiĝas".
- Vjaĉeslav Ivanov (2014-12-22) Homoj de Putin (esperante). La Balta Ondo. Arkivita el la originalo je 2015-08-24. Alirita 2015-08-24 .