Gyula Tapolczai
Gyula Tapolczai [djula tapolcai], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Tapolczai Gyula Sándor Jenő Dezső estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Liaj gepatroj estis Mariska Vízváry kaj Dezsö Tapolczai, lia familia nomvarianto estis Tapolczay [tapolcai].
Gyula Tapolczai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tapolczai Gyula |
Naskiĝo | la 7-an de junio 1903 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 17-an de aprilo 1954 en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1-3-20 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Dezső Tapolczai |
Patrino | Mariska Vízváry |
Frat(in)o | Jolán Tapolczai (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro reĝisoro |
Gyula Tapolczai [1] naskiĝis la 7-an de junio 1903 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de aprilo 1954 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyula Tapolczai frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li soldatiĝis en 1919. Inter 1920 kaj 1923 li estis aktoro en Nacia Teatro (Pécs), poste en Teatro Belvárosi (1923–1924), Teatro Renaissance (1924-1926), Nacia Teatro (Budapeŝto) (1926-1941), Teatro Madách (1941-1944). Post la 2-a mondmilito li denove estis membro de Nacia Teatro en Budapeŝto ĝis sia morto. Li ricevis premion en 1954. Li edziĝis en 1932, eksedziĝis post 3 jaroj.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- La Venecia Komercisto - Lancelot, Gobbo
- La ventego - Trinculo
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Böffen Tóbiás
- La gajaj edzinoj de Windsor - Maszlag
- Zsigmond Móricz: Lúdas Matyi - Döbrögi (unu el la ĉefroloj)
- Rostand: Cyrano de Bergerac - Monfleury
- Molière: La malsanulo pro imago - titolrolo
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Árnyék a sátoron (1920)
- Az új földesúr (1935)
- Beáta és az ördög (1941)
- Subplando da tero (1948)
- Kiskrajcár (1953)