Gravito (filmo)
Gravito (2013) estas filmo reĝisorita de Alfonso Cuarón kiu gajnis 7 Oskar-premiojn de la akademio. Kuriozaĵo, por esperantistoj, de tiu filmo estas ke ties produktora entrepreno nomiĝas Esperanto Filmoj.
Gravito | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Gravity |
Produktadlando | Usono-Britio |
Originala lingvo | angla |
Kina aperdato | 4-an de oktobro 2013 |
Daŭro | 91 minutoj |
Ĝenro | Sci-fi / Trilero Dramo |
Kameraado | Emmanuel Lubezki, Michael Seresin |
Buĝeto | $120,000,000 |
Reĝisoro(j) | Alfonso Cuarón |
Produktisto(j) | David Heyman Alfonso Cuarón |
Scenaro | Alfonso Cuarón • Rodrigo García Barcha • Jonás Cuarón • George Clooney |
Filmita en | Britio |
Loko de rakonto | malalta Tera orbito • Internacia Kosmostacio • Soyuz-TMA • Tiangong-1 |
Muziko de | Steven Price |
Ĉefrolantoj | Sandra Bullock George Clooney |
Produktinta firmao | Esperanto Filmoj Heyday Films |
Distribuo | Warner Bros. Pictures, |
Honorigoj | AACTA International Award for Best Film • Empire Award for Best Film • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Film • Saturn Award for Best Science Fiction Film • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bona Sonredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • National Board of Review: Top Ten Films • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Longforma) |
IMDb | |
Intrigo
redaktiLa D-ino Ryan Stone (Sandra Bullock) estas specialisto en sia unua misio en la kosmopramo Explorer. Akompanas ŝin la veterana kosmonaŭto Matt Kowalski (George Clooney). Dum spaca promenado por ripari la kosmoteleskopo Hubble, la rusoj detruis artefaritan sateliton kaj tio kreis nubon de kosmorubo kiu komencis detrui diversajn aliajn satelitojn.
Tiu nubo trafis Explorer-n kaj apartigis Stone-n de la kosmopramo sed Kowalski rapide trovas ŝin kaj ambaŭ revenas al la kosmopramo. Tie ili malkovras ke la aparato estas severe damaĝita, do ili decidas vojaĝi al la Internacia Kosmostacio kiu troviĝas 100km for, por reveni teren pere de la kosmoŝipo "Sojuz".
Kiam ili atingas la stacion ili vidas ke unu Sojuz jam ne estas kaj la alia havas siajn paraŝutojn neuzeblajn por reveni al la tero. Kowalski tamen proponas uzi tiun Sojuz por vojaĝi al la Ĉina kosmostacio Tiangong. Pro diversaj problemoj Kowalski apartiĝas de Stone kaj li ne plu povas akompani ŝin, do ŝi vojaĝas sola al Tiangong kaj de tie ŝi sukcesas eniri la kosmoŝipon Shenzhou por trapasi la atmosferon kaj surakviĝi en lago.
Eksteraj ligiloj
redakti- Retpaĝo de Gravity
- Gravito en Interreta filma datumbazo (angle)