Germana nacia teamo de futbalo
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Germanio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj. |
La germana nacia teamo de futbalo estas inter la plej sukcesaj en historio. Ĝi gajnis (se oni konsideras ankaŭ la periodo kiam ĝi reprezentis nur Okcidentan Germanion) kvar Mondpokalojn kaj tri Europajn Ĉampionadojn. Krome ĝi atingis la duan lokon en la finaloj de la Mondpokalo kvarfoje kaj en la finalo de la Europa Ĉampionado dufoje.
Germanio | ||
---|---|---|
asocio | Deutscher Fußball-Bund Germana Futbal-Asocio | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Julian Nagelsmann (ekde septembro 2023) | |
golreĝo | Gerd Müller (68) | |
FIFA kodo | GER | |
unua matĉo | Svislando 5-3 Germanio 1908 | |
plej granda gajno | Germanio 16-0 Rusio 1912 | |
plej granda perdo | Anglio 9-0 Germanio 1909 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 18 (unua en 1934) | |
plej bona rezulto | Ĉampiono 1954, 1974, 1990, 2014 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 11 (unua en 1972) | |
plej bona rezulto | Ĉampiono 1972, 1980 kaj 1996 | |
Inter la plej famaj futbalistoj kiuj ludis por Germanio indas mencii la sportistojn Fritz Walter, Franz Beckenbauer, Gerd Müller, Karl-Heinz Rummenigge kaj Lothar Matthäus. Ekde julio 2006, post la retiriĝo de Jürgen Klinsmann, la trejnisto de la teamo ekde julio 2006 ĝis julio 2021 estis Joachim Löw, kiam li transdonis la postenon al sia antaŭa asistanto Hans-Dieter ("Hansi") Flick, kiu tamen nur estis trejnisto dum iom pli ol du jaroj, de aŭgusto 2021 ĝis septembro 2023, kaj tiam transdonis la postenon al posteulo Julian Nagelsmann.
En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 la teamo atingis la duan rangon, per malgajno kontraŭ la hispana teamo en la finala matĉo, en la Futbala Mondpokalo 2010 la trian pozicion, per malvenko kontraŭ la hispana teamo jam en duonfinalo kaj posta venko kontraŭ la urugvaja teamo en matĉo pri la tria pozicio, kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kune kun la portugala teamo ankaŭ atingis la trian rangon, per malgajno kontraŭ la itala teamo en la duonfinala matĉo. Ĉampione ĝi gajnis la Futbalan Mondpokalon 2014, kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kune kun la kimra teamo ankaŭ atingis la trian rangon, per malgajno kontraŭ la itala teamo en la duonfinala matĉo.