[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

Géza Grosschmid, laŭ hungarlingve kutima nomordo Grosschmid Géza estis hungara advokato, notario, politikisto, senatano. Lia familia nomvarianto estis Grosschmidt, liaj filoj estis Sándor Márai kaj Géza Radványi, lia frato estis Béni Grosschmid.

Géza Grosschmid
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de decembro 1872(nun 1872-12-01)
en Hungario Kassa (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando)
Morto la 12-an de oktobro 1934
en Hungario Miskolc (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét, 33/5-3-23 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Béni Grosschmid Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Sándor Márai, Géza Radványi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Géza Grosschmid[1] naskiĝis la 1-an de decembro 1872 en Kassa (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando, nuntempa Košice en Slovakio, li mortis la 12-an de oktobro 1934 en Miskolc (Hungara reĝlando).

Biografio

redakti

Géza Grosschmid akiris juran diplomon, poste li estis advokato kaj instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa). Depost naskiĝo de Ĉeĥoslovakio li aŭtomate iĝis ĉeĥoslovakiano kaj li partoprenis en fondo de partio por la hungara minoritato. En la parlamentaj elektoj en 1925 li akiris senatan sidlokon en Prago, same en 1929. Li restis en la senato ĝis 1932, kiam li eksiĝis kaj elmigris el la Ĉeĥoslovaka Respubliko kaj loĝis en Miskolc (jam en rest-Hungario). En 1933 li iĝis notario. Li havis edzinon ekde 1899, kiu naskis 4 gefilojn inter 1900-1909.

Lia publikaĵo

redakti
  • Kisebbségi sors (1930)

Memorigiloj

redakti

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti