Fulda
Fulda estas urbo en la germana federacia lando Hesio. Ĝi estas administra sidejo de la distrikto Fulda. Krome ĝi estas sidejo de episkopo (diocezo Fulda) kaj ankaŭ sidejo de la germana episkoparo (Deutsche Bischofskonferenz). Fine de decembro 2022 la urbo havis 69 968 loĝantojn.
Fulda | ||||||
| ||||||
ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbo kun aparta statuso • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Kaselo | |||||
Distrikto | Distrikto Fulda | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0661 | |||||
Poŝtkodo | 36037, 36039, 36041, 36043 | |||||
Aŭtomobila kodo | FD | |||||
Oficiala Municipokodo | 06631009 | |||||
LOCODE | DE FUL | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Heiko Wingenfeld | |||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Schlossstraße 1 36037 Fulda | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 69968 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 33′ N, 9° 41′ O (mapo)50.5527777777789.6775Koordinatoj: 50° 33′ N, 9° 41′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 261 m | |||||
Areo | 104,05 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.fulda.de/ | |||||
Ĉefa turisma allogaĵo estas la Katedralo de Fulda, en kiu troviĝas la tombejo de la misiisto Sankta Bonifacio.
Esperanto
redaktiEn Fulda troviĝas la hotelo kaj Kongresejo Esperanto. Apud ĝi, situas strato nomata "Esperantostraße" kaj placo je nomo "Esperantoplatz" - kaj ankaŭ granda subtegmenta naĝejo nomiĝas Esperanto. Ĉar la tuto troveblas tute en la urbokerno kaj la urba ĉefstacidomo situas tre proksime, la komplekson oni ankaŭ facile vidas el interregionaj trajnoj, kiuj pasas la urbon.
Trafiko
redaktiNorden kaj suden la urbo trajne konektiĝas per la rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg, sudokcidenten per plia rapidtrajna linio al Frankfurto ĉe Majno. Al aliaj direktoj gvidas lokaj trajnoj. Aŭtomobile ĝi bone atingeblas per la germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo) kaj per la germana aŭtovojo A66 (al Frankfurto ĉe Majno).
Elstaruloj
redakti- Philipp Kisel
- Ratgario, tria abato je Fulda