Fritz Hilpert
germana esperantisto
Ĉi tiu artikolo temas pri germana esperantisto. Por informoj pri germana elektronik-muzikisto, vidu la artikolon Fritz Hilpert (Kraftwerk).
Fritz HILPERT – plennome Friedrich Bernhard HILPERT, naskiĝis la 28-an de junio 1953 , do nun 71-jara – estas germana esperantisto. Li studis ekonomikon, esperantistiĝis en 1976[1] kaj sekvajare kun pluraj kunstudantoj fondis la Munkenan Esperanto-Junularon, kiu iĝis loka grupo de Germana Esperanto-Junularo. Post la studo li iĝis bankoficisto, dum pluraj jaroj estis estrarano de Germana Esperanto-Asocio kaj ekde pluraj jardekoj funkcias kiel estrarano, plejparte vicprezidanto, de la Esperanto-Klubo Munkeno. Interalie li estis inter la organizantoj de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso en 1991. Fritz Hilpert estas edziĝinta al la esperantistino Vitoria Travassos.
Fritz Hilpert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de junio 1953 en Munkeno, Germanio |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1976–) ekonomikisto bankoficisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | ... vidu tekste |
Referencoj
redakti- ↑ Fonto: Kongreslibro de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso, "100 jarojn Esperanto en Munkeno", paĝo 30