Frankfurter Rundschau
Frankfurter Rundschau (prononco [FRANKfurta RUNTŝaŭ], mallonge FR) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 1-a de aŭgusto 1945 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton. La mempriskribo de la Frankfurter Rundschau kiel "maldekstre liberala" fontas de la ĉefa redaktoro el la unuaj jaroj de la gazeto, Karl Gerold (1906-1973).
Frankfurter Rundschau | ||
taggazeto • gazeto | ||
---|---|---|
Speco | ĉiutaga | |
Formato | 23,5 × 31,5 cm (ekde junio 2007) | |
| ||
Posedanto | eldonejo M. DuMont Schauberg | |
Establodato | 1-a de aŭgusto 1945 | |
Politiko/ Ideologio |
||
Posedata de | Zeitungsholding Hessen vd | |
Stabo | eldonistoj Arnd Festerling, Bascha Mika kaj (reta eldono) Michael Bayer (stato de aŭgusto 2015) | |
ISSN | 0940-6980 | |
| ||
Retejo | www.fr-online.de | |
Frankfurter Rundschau | ||
---|---|---|
taggazeto gazeto | ||
Komenco | 1-a de aŭgusto 1945 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Frankfurto ĉe Majno | |
Ideologio | ||
Posedata de | Zeitungsholding Hessen vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ekde aprilo 2010 la Frankfurter Rundschau estis parto de redakcia komunumo de la eldonejo M. DuMont Schauberg, al kiu ankaŭ apartenas la gazetoj Berliner Zeitung en Berlino, Kölner Stadt-Anzeiger en Kolonjo kaj Mitteldeutsche Zeitung en Halle. [1]
La 13-an de novembro 2012 la gazeta stabo anoncis baldaŭan bankrotiĝon. La du ĉefaj akciuloj de la ĵurnalo - la amaskomunikila kompanio M. DuMont Schauberg kaj gazetara konzerno de la Socialdemokrata Partio de Germanio - anoncis ne vidi perspektivon por pludaŭrigo de la gazeta eldonado. La 27-an de februaro 2013 tamen la samurba gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung (FAZ) publike anoncis ke la gazeto tamen pluvivos en same politike sendependa formo kiel antaŭe, sub organiza "tegmento" de la eldonejo de la gazeto FAZ kaj de fondaĵo nomata Karl Gerold. La ege reduktita redaktistaro konsistas el ĉirkaŭ 80 salajrataj ĵurnalistoj.
La regione ĉefaj konkuraj gazetoj estas la konservativa-liberala Frankfurter Allgemeine Zeitung kaj la konservativa Frankfurter Neue Presse, sed ankaŭ la regiona eldono de la bulvarda gazeto Bild.
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Uwe Vorkötter: artikolo „In eigener Sache“, en Berliner Zeitung , la 26-an de aprilo 2010