Francois-Marie Daudin
François Marie Daudin (25an de marto 1774 – 1804) estis franca zoologo.
Francois-Marie Daudin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
François Marie Daudin | ||
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1776 en Parizo | |
Morto | 30-an de novembro 1803 (27-jaraĝa) en Parizo | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tuberkulozo vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Loĝloko | Francio vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Adèle Daudin (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | zoologo ornitologo herpetologist (en) vd | |
Laborkampo | Zoologio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li havis paralizitajn krurojn el infana malsano, sed spite tion li studis fizikon kaj naturan historion, al kio li finfine dediĉis sin.
Daudin verkis en la franca ekzemple Traité élémentaire et complet d'Ornithologie (Natura Historio de Birdoj) en 1799–1800. Ĝi estis unu el la unuaj modernaj manlibroj pri ornitologio, kombinanta la Linean dunoman nomsistemon kun la anatomiaj kaj fiziologiaj priskriboj de Buffon. Spite bonan komencon, ĝi neniam finiĝis.
En 1800, li publikigis ankaŭ Recueil de mémoires et de notes sur des espèces inédites ou peu connues de mollusques, de vers et de zoophytes (Kolekto de memoroj kaj notoj pri novaj aŭ malmulte konataj specioj de moluskoj, vermoj kaj zoofitoj).
Daudin ege sukcesis en herpetologio. Li publikigis Histoire naturelle des reinettes, des grenouilles et des crapauds (Natura historio of arboranoj, ranoj kaj bufoj) en 1802, kaj Histoire naturelle, générale et particulière des reptiles (Natura historio de reptilioj) (8 volumoj) en 1802–1803. Tiu lasta verko enhavis priskribojn de 517 specioj, multaj por la unua fojo, baze sur ekzamenoj de 1100 specimenoj.
Helpis lin la edzino Adèle, kiu ilustracii, sed liaj libroj komerce malsukcesis kaj la paro malriĉiĝis. Ŝi mortis pro tuberkulozo komence de 1804, kaj li sekvis tuj poste, ne ankoraŭ 30jaraĝa.
Taksonomio
redaktiSpite sia mallonga vivo, Daudin faris gravan kontribuon al taksonomio.
Birdoj
redakti- Accipiter minullus, Malgranda akcipitro
- Accipiter tachiro, Afrika akcipitro
- Anhinga rufa, Afrika sagobirdo
- Anthochaera paradoxa, Flava antoĥero
- Ciccaba huhula, Huhulo
- Circus ranivorus, Ranovora cirkuo
- Corvus leucognaphalus, Blankgorĝa korvo
- Crypsirina temia, Nigra rakedvosta arbopigo
- Falco chicquera, Ruĝkapa falko
- Falco rufigularis, Vespertofalko
- Falco tinnunculus rupicolus, Roka turfalko
- Haliaeetus vocifer, Afrika maraglo
- Lamprotornis ornatus, Princa lamprotorno
- Lophaetus occipitalis, Longkresta aglo
- Lophostrix cristata, Kresta strigo
- Loxigilla portoricensis, Puertorika loksigilo
- Malimbus malimbicus, Krestomalimbo
- Megascops nudipes, Puertorika kriĉostrigo
- Melanerpes portoricensis, Puertorika melanerpo
- Melierax gabar, Gabaro
- Morphnus guianensis, Krestaglo
- Onychognathus nabouroup, Palflugila sturno
- Paradisaea rubra, Ruĝa paradizbirdo
- Phaethon lepturus, Blankvosta tropikbirdo
- Ploceus baglafecht, Baglafeĥta ploceo
- Polemaetus bellicosus, Militaglo
- Saltator fuliginosus, Nigragorĝa dikbekulo
- Seleucidis melanoleucus, Nigrablanka paradizbirdo
- Spizaetus ornatus, Ornamaglo
- Sporopipes frontalis, Punktofrunta teksisto
- Sturnus melanopterus, Nigraflugila sturno
- Terathopius ecaudatus, Senvosta serpentaglo