Fra Bartolomeo
Fra Bartolomeo aŭ Fra Bartolommeo (di Pagholo) de la ordeno de Dominikanoj (28-a de marto 1472 – 6-a de oktobro 1517), konata ankaŭ kiel Baccio della Porta, estis itala renesanca pentristo de religiaj temoj.
Fra Bartolomeo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1472 en Prato |
Morto | 31-an de oktobro 1517 (45-jaraĝa) en Florenco |
Lingvoj | itala |
Loĝloko | Florenco |
Ŝtataneco | Respubliko Florenco |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto |
Verkoj | Vision of St Bernard with Sts Benedict and John the Evangelist Lamentation God the Father with Sts Catherine of Siena and Mary Magdalen The Holy Family with the Infant John the Baptist |
En 1504 li estis petita reveni al pentrado favore al la dominika ordo kaj disvolvis subliman stilon de la Alta Renesanco (kiel esprimis Jacob Burkhardt), kiu estis esprimita en lia pentraĵo pri Vizio de Sankta Bernardo. En ĉi tiu pentraĵo, kiu nun estas kaduka, "la figuroj kaj kanvasoj moviĝas kun anĝela delikateco, kiu ŝajne konsistigis revelacion ĝuste antaŭ la okuloj de juna Rafaelo." Li amikiĝis kun Rafaelo kaj estis reciproka arta influo inter ili. La bildo de Savonarola, kiun li pentris, restis la plej fama portreto de la florentina predikisto. Sovaĝa Bartolemeo pentris kaj oleon kaj freskojn kaj iuj el la pejzaĝaj desegnaĵoj, kiujn li kreis, estis inter la unuaj en sia speco en Italio.
Biografio
redaktiLi naskiĝis en Savignano di Prato, Toskanio, Italio. Li ricevis la kromnomon Baccio della Porta ĉar lia hejmo estis ĉe la Porta ("Pordego") San Pier Gattolini.
En 1483 aŭ 1484, laŭ rekomendo de Benedetto da Maiano, li iĝis metilernanto en la ateliero de Cosimo Rosselli. Li estis unu el plej grandaj pentristoj tiutempe. En 1490 aŭ 1491 li ekis kunlaboradon kun Mariotto Albertinelli. Fine de la 1490-aj jaroj Baccio ricevis instruojn de Fra Girolamo Savonarola, kiu denuncis koruptadon de la tiutempa arto. Savonarola postulis arton kiel rekta vida ilustracio de la Biblio por eduki tiujn kiuj nekapablis legi la libron. El 1498 estas lia fama portreto de Savonarola, nune en la Museo Nazionale di San Marco en Florenco. La venontan jaron li ricevis mendon de fresko pri la Universala Juĝo por la Ospedale di Santa Maria Nuova, kompletigota de Albertinelli kaj Giuliano Bugiardini kiam Baccio iĝis dominika monaĥo en la 26a de julio, 1500. La venontan jaron li eniris en la konvento de San Marco.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Biografio el Artist-Biography.info
- Pieter Bruegel the Elder: Drawings and Prints, a full text exhibition catalog from The Metropolitan Museum of Art, which includes material on Fra Bartolomeo (see index)