[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

La fitolakacoj[2] (latine Phytolaccaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas 13 genrojn kaj ĉirkaŭ 60 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas fitolako[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fitolakacoj
amerika fitolako (Phytolacca americana)
amerika fitolako (Phytolacca americana)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: kariofilaloj Caryophyllales
Familio: fitolakacoj Phytolaccaceae
R.Br. [1]
fitolako Phytolacca
L.
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj plantoj kreskas en la tropikaj kaj moderaj regionoj tutmonde, precipe en la Neotropiso.

Priskribo

redakti

Vegetativaj karakterizaĵoj

redakti

La taksonoj de tiu familio estas ofte altaj, unujaraj aŭ multjaraj herrbaj plantoj malofte lignaj plantoj: arbustoj, arbojlianoj. La alterne starantaj kaj spirale ordigitaj folioj estas kun petioloj aŭ sen petioloj. La simpla foliplato povas esti ĉe kelkaj specioj dika kaj karnoza. La foliranda estas glata. Stipuloj nur maloftas (etaj ekzemple estas ĉe Seguieria).

Generaj karakterizaĵoj

redakti

La floroj staras unuope au multope en grapolaj, spikaj, paniklajcumaj floraroj kune kun brakeoj. La plej ofte duseksaj floroj estas ofte kvar aŭ kvinnombraj. La floroj estas unuseksaj, tiam la specioj estas dioikaj. Plej ofte estas kvar aŭ kvin sepaloj. Petaloj mankas. Ekzistas kvar, kvin aŭ multaj (ĝis 100) fekundaj stamenoj; la filamentoj ofte estas kunkreskintaj je la bazo. Ekzistas plej ofte kvar ĝis 12 (1 ĝis 16) epoginaj karpeloj. Ili povas esti liberaj au kunkreskintaj al unu ovarioj. Po karpelo nur ekzistas unu ovolo en libera centra situo. Pistilo kaj stigmo ekzistas tiom kiom karpeloj.

Formiĝas tre diversaj frukttipoj: se la karpeloj estas kunkreskinta, formiĝas kapsulfruktojberoj, se la karpeloj estas liberaj, la fruktoj povas stari unuope aŭ kunigita en fruktaro. Seguieria formas flugilhavaj nuksfruktoj.

La baza kromosomnombro estas n = 9.

Enhavosubstancoj

redakti

La vaksoj sur la kutikulo havas la formon de platetoj. Akumuliĝas kalcioksalato-kristaloj.

Taksonomio

redakti

Ene de la ordo de la kariofilaloj, en la grupo de la betalenhavaj familioj la fitolakacoj kune kun la Sarcobataceae kaj Nyctaginaceae formas kladon. Tiuj tri familioj estas komunaj ke ili nu havas unu solan ovolon po karpelo.

La familia nomo Phytolaccaceae estis publikigita unuafoje en la jaro 1818 de Robert Brown en Narrative of an Expedition to Explore the River Zaire, 454 unua publikigo. tipogenro estas Phytolacca L.. La nomo Phytolacca signifas „lakplanto“ kaj konsistas el la greka vorto phyton por planto kaj la itala lacca aŭ mezepoka latina laca por lako. tiu rilatas al la ruĝ betalainkoloraĵo en la beroj.

En la familio de la fitolakacoj (Phytolaccaceae) ekzistas tri subfamilioj kun ĉirkaŭ 15 (ĝis 18) genroj kaj 45 ĝis 65 specioj:[4]

 
habito, folioj kaj floraroj de Hilleria latifolia
 
Petiveria alliacea, ilustraĵo
 
sangobero (Rivina humilis)
 
Trichostigma peruvianum
  • Subfamilio Phytolaccoideae ARN. (sin.: Sarcocaceae ADANS.): kun kvar genroj kaj ĉirkaŭ 31 specioj:
    • Anisomeria DON: La ses specioj kreskas en Ĉilio.
    • Ercilla JUSS.: La tri specioj kreskas en Ĉilio.
    • Nowickea J.MARTÍNEZ & J.A.MCDONALD: La du specioj kreskas nur en Meksiko .[5]
    • Fitolako (Phytolacca L.): La ĉirkaŭ 25 specioj precipe kreskas en la Nova Mondo kaj troviĝas en Nordameriko (ses specioj), Meksikio, Karibaj insuloj, meza kaj suda Ameriko, Eŭrazio, Afriko, Aŭstralio kaj la Pacifikaj insuloj.
  • Unterfamilie Rivinoideae NOWICKE (si.: Hilleriaceae NAKAI, Petiveriaceae C.AGARDH, Riviniaceae C.AGARDH, Seguieriaceae NAKA}): Ĝi havas naŭ genroj kun ĉirkaŭ 13 specioj:
    • Gallesia CASAR.: La ĉirkaŭ kvar specioj hejmiĝas en Peruo kaj Brazilo. Ili odoras kiel kuirejaj cepoj.
    • Hilleria VELL. (sin.: Mohlana MART.): Kun ĝis ses specioj ili estas disvastigita en Sudameriko. unu specio hejmiĝas ankaŭ en Afriko, Madagaskaro kaj sur la Maskarenoj.
    • Ledenbergia KLOTZSCH EX MOQ. (syn.: Flueckigera KUNTZE): La kvar ĝis ses specioj estas disvastigita en la Neotropiso.
    • Monococcus F.MUELL.: Ĝi nur havas unu specion:
    • Petiveria L.: Ĝi nur havas unu specion:
    • Rivina L.: Ĝi nur havas unu specion:
      • sangobero (Rivina humilis L.): Ĝi estas disvastigita en la Neotropiso, sur la pacifikaj insuloj kaj en Aŭstralio.
    • Schindleria H.WALTER: La nur tri specioj hejmiĝas en Peruo kaj Bolivior.
    • Seguieria LOEFL.: La ĉirkaŭ ses specioj estas disvastigitaj en la tropika Sudameriko. Ili posedas stipulojn.
    • Trichostigma A.RICHARD (Sin.: Villamilla RUIZ & PAV.): La ĉirkaŭ tri specioj trivigas en la Neotropiso.
  • Subfamilio Agdestidoideae NOWICKE (sin.: Agdestidaceae NAKAI): Ĝ nur havas unu monotipa genro:

Kelkaj aŭtoroj enordigas la specioj de la familio Gisekiaceae kun la sola genro: Gisekia L. (kun ĉirkaŭ ses specioj) kiel subfamilio Gisekioideae aŭ eĉ ene de la subfamilio Rivinioideae en la familio de la Phytolaccaceae.

Ankaŭ ne plu al la Fitolakacoj apartenas [4]:

Laŭ WFO kaj TPL

redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (13 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 Phytolaccaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 fitolako en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Phytolaccaceae ĉe The Plant List
  4. 4,0 4,1 Fitolakacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  5. Julieta G. Martínez & J. Andrew McDonald: Nowickea (Phytolaccaceae), a new genus with two new species from Mexico, in Brittonia, Volume 41, Number 4, 1989.
  6. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets

Eksteraj ligiloj

redakti