Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008
La Internacia Ekspozicio de Zaragozo (Hispanio) estis Internacia ekspozicio kiu okazis en Zaragozo ekde la 14-a de junio al la 14-a de septembro de 2008 kaj kies tema akso estis «Akvo kaj daŭripova disvolviĝo». La loko de la Ekspozicio estis ĉe la riverbordo de la meandro Ranillas, nome kurbo kiun la rivero Ebro faras trapase de la urbo.
Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008 | ||
---|---|---|
Internacia ekspozicio [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Aragono | |
Situo | Zaragozo | |
- koordinatoj | 41° 40′ 9″ N, 0° 54′ 10″ U (mapo)41.66905-0.90285277999999Koordinatoj: 41° 40′ 9″ N, 0° 54′ 10″ U (mapo) [+] | |
Areo | 0,25 km² (25 ha) | |
Malfermo | 14-a de junio 2008 | |
Fermo | 14-a de septembro 2008 | |
Vizitantoj | 5 650 941 | |
Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008 | ||
Vikimedia Komunejo: Expo 2008 [+] | ||
La Expo 2008 estis regulita de la Internacia Oficejo pri Ekspozicioj. Zaragozo superis aliajn kandidatajn urbojn por esti sidejo de Internacia Ekspozicio en 2008, kiaj Tesaloniko (Grekio) kaj Triesto (Italio), la 16-a de decembro de 2004.
Zaragoza rememoris en 2008 ankaŭ la ducentjariĝon de la defendo de la urbo kontraŭ francoj dum la Hispana Sendependiga Milito kontraŭ la napoleona invado (1808) kaj la centjariĝon de la Hispan-Franca Ekspozicio de 1908 kiu ekmodernigis la urbon.
La maskoto de la Expo 2008 estis akvoguto. Ĝi nomiĝis Fluvi, akronimo de flumen vitae (en latina, ‘rivero de la vivo’).[1][2]
Notoj
redakti- ↑ Fluvi. Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 14-a de marto de 2007.
- ↑ La mascota de la Expo se llama Fluvi Arkivigite je 2008-06-17 per la retarkivo Wayback Machine, El Periódico de Aragón, 27/01/2006. URL alirita la 25/04/2008