Edward Rydz-Śmigły
Edward Śmigły-Rydz propranome Edward Rydz, pseŭdonimo Śmigły, Tarłowski, Adam Zawisza (n. 11-a de marto 1886 en Brzeżany[noto 1] en Podole, en pli posta Vojevodio tarnopola m. 2-an de decembro 1941 en Varsovio estis pola politikisto, marŝalo de Pollando, Armeestro de Polaj Fortoj dum defenda milito el la jaro 1939, formale dum 17 tagoj sekvanto de prezidento de Pollando.
Edward Rydz-Śmigły | |
Adam Zawisza, Śmigły, Tarłowski | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1886 en Brzeżany[noto 1], Aŭstrio-Hungario |
---|---|
Morto | 2-an de decembro 1941 en Varsovio okupata fare de Tria regno (nun Pollando) |
Soldata kariero | |
Rango: | Marŝalo de Pollando |
Komandis al: | Ĉefkomandanto de Pola Armeo |
Militoj: | Unua mondmilito, Pola-soveta milito, Invado en Pollandon |
Medaloj: | |
Persona informo | |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Jagelona Universitato Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow (en) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | oficiro verkisto pentristo poeto politikisto |
La karieron komencis kiel komandanto de la 3-a bataliono de Polaj Legioj. Kiam Józef Piłsudski kaj Kazimierz Sosnkowski estis malliberigitaj en Magdeburgo, ekgvidis Polan Militaran Organizaĵon (POW). Dum la pola-bolŝevika milito, en la rango de generalo-leŭtenanto komandis i.a. 3-an kaj 2-an Armeon. En 1935, post morto de Piłsudski, estis nomumita de prezidento Ignacy Mościcki ĝenerala inspektisto de Armitaj fortoj, kaj jaron poste en kontroversiaj cirkonstancoj nomumita marŝalo de Pollando.
La 1-an de septembro 1939, unuan tagon de la germana invado en Pollandon, Ignacy Mościcki nomumis lin Supera Komandanto. Tagon post la soveta invado en Pollandon transiris kune kun sia stabo landlimon kun Rumanio, kie estis internigita. La 26-an de oktobro 1941 sekrete revenis de Budapeŝto al Varsovio, kie la 29-an kaŝe ekloĝis kiel Adam Zawisza kaj restis konspire ĝis la morto en decembro 1941.
Notoj
redaktiBibliografio
redakti- Stanley S. Seidner, Marshal Edward Śmigły-Rydz Rydz and the Defense of Poland. New York, 1978.
- Ryszard Mirowicz, Edward Rydz-Śmigły: działalność wojskowa i polityczna (Edward Rydz-Śmigły. Militista kaj politika agado), Instytut Wydawniczy Związków Zawodowych, Warszawa 1988. ISBN 83-202-0603-0.