Das Boot
Das Boot (IPA: [das boːt] en germana) estas germana filmo de 1981, reĝisorita de Wolfgang Petersen, bazita sur la romano samnoma de Lothar-Günther Buchheim. Protagonizita de Jürgen Prochnow, Herbert Grönemeyer, Klaus Wennemann en la ĉefaj roloj komence de longa aktorlisto.
Das Boot | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Das Boot |
Originala lingvo | germana lingvo |
Kina aperdato | 17 sep. 1981, 10 feb. 1982, 1981 |
Ĝenro | drama filmo, filmo bazita sur romano, historifilmo, Militfilmo, submarine film |
Kameraado | Jost Vacano |
Reĝisoro(j) | Wolfgang Petersen |
Produktisto(j) | Günter Rohrbach |
Scenaro | Wolfgang Petersen |
Filmita en | Norda Maro • La Pallice • Bodensee • Grünwald • Atlantiko |
Loko de rakonto | La Rochelle |
Muziko de | Klaus Doldinger |
Rolantoj | Jürgen Prochnow • Klaus Wennemann • Herbert Grönemeyer • Hubertus Bengsch • Uwe Ochsenknecht • Sky du Mont • Heinz Hoenig • Martin Semmelrogge • Otto Sander • Ralf Richter • Rita Cadillac • Bernd Tauber • Erwin Leder • Jan Fedder • Oliver Stritzel • Martin May • Günter Lamprecht • Joachim Bernhard • Claude-Oliver Rudolph • Konrad Becker |
Produktinta firmao | Bavaria Film Producers Sales Organization |
IMDb | |
Ĝi ricevis diversajn premiojn kiaj la Bayerischer Filmpreis de 1981, la Deutscher Schallplattenpreis de 1982, la Goldene Leinwand 1982, la Deutscher Filmpreis de 1982, la Goldene Kamera de 1985, la Goldene Kamera de 2007 kaj la Motion Picture Sound Editors (Usono) de 1983.
La temo estas la malfacila vivo de militistoj en germana submarŝipo kun bazo en La Rochelle dum la Dua Mondmilito. Krome ili konstatas la terurajn rezultojn ĉe britaj maristoj de ĵus vrakita ŝipo fare de ili mem. Poste ili preteriras Hispanion kiu teorie estas nemilitanta lando. La submarŝipo suferas atakojn kaj ĉe la Ĝibraltara Markolo kaj ĉe La Rochelle.
Aktoraro
redakti- Jürgen Prochnow ... Kapitano
- Herbert Grönemeyer ... Leŭtenanto Werner, militkorespondanto
- Klaus Wennemann ... Ĉefinĝeniero
- Hubertus Bengsch ... 1a Leŭtenanto
- Martin Semmelrogge ... 2a Leŭtenanto
- Bernd Tauber ... Kriechbaum
- Erwin Leder ... Johann
- Martin May ... Ullman
- Heinz Hoenig ... Hinrich
- Uwe Ochsenknecht ... Estro Bosun
Kritiko
redaktiĜi estis unu el plej kostaj filmoj en la historio de la germana kinarto kaj estas ofte laŭdata pro sia realismo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la filmo Arkivigite je 2013-05-12 per la retarkivo Wayback Machine (angla)
- Stanislavo Belov (2020-04-09) “La submarŝipo” (Das Boot): dramo pri malĝustaj herooj (esperante). Blogger. Alirita 2020-04-09 . (recenzo pri la filmo)